From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rama hipolao aŭ Stephipolao (Iduna rama aŭ Hippolais rama) estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Malgranda hipolao, sed ĝi estas nuntempe konsiderata plenrajta specio. Ties reprodukta teritorio estas el nordorienta Arabio al Afganio. Kiel ĉe la Malgranda hipolao, multaj populacioj de tiu specio migras vintre al Barato tiom suden kiom ĝis Srilanko.
Rama hipolao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rama hipolao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Iduna rama (Sykes, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Estas diferencoj en nestumado kaj ovomorfologio inter la specioj rama kaj caligata. Oni sugestis, ke la grupo de rama estu separata el Hippolais kaj oni proponis la malnovan genronomo de Iduna[1] kaj oni trovis molekulajn datenojn subtenantajn la kladon Iduna en 2009.[2]
Ĝi estas malgranda paserina birdo kiu troviĝas en malferma kamparo kun arbustoj kaj alia alta vegetaĵaro. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto en arbusto aŭ vegetaĵaro. Kiel plej parto de akrocefaledoj, ankaŭ tiu specio estas insektovora.
Ĝi estas malgranda birdo, ĉefe kompare al aliaj de sia mema genro. Ili estas palbrunaj supre kaj blankecaj sube kun sablokoloraj flankoj. La eksteraj vostoplumoj havas palajn bordojn. Ili havas mallongan palajn superokulajn strion kaj la beko estas forta kaj pinteca. La beko de la Rama hipolao estas pli granda kaj griza ol tiu de la Malgranda hipolao, kaj ĉefe similas al la Pala hipolao. Ĝi havas ruĝecajn krurojn kaj nigrecajn piedojn simile al la Melodia hipolao.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.