From Wikipedia, the free encyclopedia
Ralardeo (Ardeola ralloides) estas birdo el la familio de Ardeedoj.
Ralardeo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ardeola ralloides (Scopoli, 1769) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Tutmondan distribuadon: flave: reproduktejoj | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas el Malnova Mondo kaj reproduktiĝas en tuta suda Eŭropo kaj Mezoriento (ĉefe Balkanio, Kaŭkazio kaj Turkio). La ralardeo estas migranta birdo kiu vintras en Afriko. Ĝi estas rara norde de sia reprodukta teritorio.
Ĝi estas birdospecio kun grando de ĉ. 46 cm averaĝe. Pli precize ĝi estas 44–47 cm longa, el kiu la korpo estas 20–23 cm kun enverguro de 80–92 cm.[2] La pezo estas de 250 ĝis 300 g. Ĝi estas relative malsvelta, fortika, kurt-kola ardeo, pli svelta ol Egretardeo. La plumaro estas helflava, la flugiloj kaj subaj partoj estas blankaj. De ĝia nuko etendiĝas malantaŭen ornamplumoj somere. La mallonga dika beko estas grizblua kun nigra fino dum la reprodukta sezono, vintre la beko estas verdeta aŭ havas pli da nigro kaj malpli da bluo. La kruroj estas verdetaj, dum reprodukta sezono flavecruĝaj. Kiam ĝi ripozas sur la grundo, ĝi aspektas kiel malsvelta, unukolore malhelflava birdo. Kiam ĝi ekflugas, iĝas tuj videbla la okulfrape blankaj flugiloj, blanka pugoparto kaj vosto kontraste kun la bruneca (sablokolora) dorso.
Ĝi similas el malproksimo al malgranda egretardeo, ĉar ĝi aspektas tiam tute blanka. Tiam oni povas diferencigi ilin je la pli ofta flugbatado, pli mallongaj flugiloj de la ralardeo; pli proksime la ralardeo havas flavetajn dorson kaj kapon.
Ĝia voĉo estas raŭka karr dum la reprodukta sezono. Ĝi estas pli silentema ol la aliaj ardeoj.
Ĝi vivas en densaj fragmitejoj, marĉoj kaj aliaj humidejoj kun arbustoj en varmaj landoj. Ĝi nestas unuope aŭ grupe en malgrandaj kolonioj kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj aŭ eĉ surgrunde. Ĝi konstruas la neston inter fragmitoj aŭ sur arboj, arbustoj. La ino demetas 3-6 ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum periodo de 22-24 tagoj.[3] La idoj estas nestoloĝantaj, zorgataj de ambaŭ gepatroj kaj restas ĉeneste dum 32 tagoj.[3] Ili manĝas fiŝojn, insektojn, larvojn, vermojn kaj eĉ plantan materialon.[3]
La scienca nomo devenas el la latina ardeola, malgranda ardeo, kaj ralloides, el latina rallus, nome ralo kaj greka -oides, simila.[4]
Temas pri palearktisa specio Malplej Zorgiga. La eŭropa populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 18.000 al 27.000 reproduktaj paroj. Plej granda populacio estas en Rumanio (5.500 ĝis 6.500 reproduktaj paroj ĉefe en la Danuba Delto), Turkio (4.000 ĝis 6.000 reproduktaj paroj), Azerbajĝano (2.500 ĝis 5.000 reproduktaj paroj) kaj Rusio (1.500 ĝis 2.000 reproduktaj paroj). En Hungario oni ĉirkaŭkalkulas 300 ĝis 410 reproduktajn parojn.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.