Rajmondo Sabundo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajmondo Sabundo (1385-1436) estis kataluna erudiciulo, juristo, filozofo, kuracisto, teologo kaj reĝa profesoro en la Universitato de Tuluzo. Lia "Natura Teologio"[1], verkita proksimume inter 1434 kaj 1436, signifis etapon en la historio de la teologio. Ĝi estas origine verkita en la latina, kvankam ne en la puran klasikastilon, pro la sennombraj katalanaj vortoj.
Raimundus Sabundus (1385-1436) | ||
---|---|---|
Ŝildo de la kuracistoj | ||
Persona informo | ||
Ramon Sibiuda | ||
Naskiĝo | 1385 en Barcelono, Hispanio | |
Morto | 29-a de aprilo 1436 en Tuluzo, Francio | |
Lingvoj | kataluna • latina • hispana vd | |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono vd | |
Alma mater | Universitato de Tuluzo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liaj sekvantoj eldonis en pli klasikan version kaj baldaŭ ĝi estis tradukita en la francan de Michel de Montaigne[2] (1533-1592 (Parizo, 1569) kaj latine publikigita en pluraj okazoj, inter ili en Deventer, (1487); Strasburgo, (1496); Parizo, (1509) kaj Venecio, (1581). En 1564, la Prefaco de la verko estis metita en la Index librorum prohibitorum pro ties deklaro ke la Biblio ne estas la sola fonto por revelacii la veron.