Raghuram Rajan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Raghuram Govinda Rajan (3a de februaro 1963) estas barata ekonomikisto kaj Profesoro "Katherine Dusak Miller" pri Financoj en la Universitato de Ĉikago (Booth School of Business).[1][2][3][4] Inter 2003 kaj 2006 li estis Ĉefa Ekonomikisto kaj Direktoro pri Esplorado en la Internacia Monfonduso.[3] El septembro 2013 ĝis septembro 2016 [3] li estis la 23a Guberniestro de la Rezerva Banko de Barato; en 2015, dum sia regotempo en la RBB, li iĝis Vic-Proparolanto de la Banko por Internacia Kontoreguligo.[5]
Raghuram Rajan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Raghuram Govind Rajan |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1963 (1963-02-03) (61-jaraĝa) en Bhopalo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | Barata Instituto de Teknologio ĉe Delhio Indian Institute of Management Ahmedabad (en) Masaĉuseca Instituto de Teknologio - doktoro de filozofio MIT Sloan School of Management (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto profesoro bankisto |
En la ĉiujara konferenco "Jackson Hole" de la Federacia Rezerva Sistemo en 2005, Rajan avertis pri la kreskantaj riskoj en la financa sistemo kaj proponis politikojn kiuj povus malpliigi tiajn riskojn. Tiama Usona Sekretario de la Trezorejo Lawrence Summers nomis la avertojn "misgvidaj" kaj Rajan mem kiel "luddisma".[6] Tamen, post la financa krizo de 2007–2008, la avertoj de Rajan estis konsiderataj kiel profetaj kaj li mem tiukadre estis etende intervjuita por la ricevinto de Oskar-premio dokumenta filmo Inside Job (2010).
Li kritikis la IMF ĉar restis tiesflanka ludanto por la disvolvigita mondo. Li kritikis la IMF kiel sekvanto de la monpolitikoj de Usono, kiu laŭ li estis semante kaoson en la novaj aperantaj merkatoj.[7] Li estis kritikanto de la perdegigaj monpolitikoj de la okcidentaj landoj kaj de la IMF.[8][9]
En 2003, Rajan ricevis la inaŭguran premion Fischer Black, havigita ĉiun duan jaron fare de la "American Finance Association" (Usona Financasocio) al financekonomikisto pli juna ol 40 jaroj kiu estis farinta la plej gravan kontribuadon al la teorio kaj praktiko de financo. Lia libro, Fault Lines: How Hidden Fractures Still Threaten the World Economy, ricevis la premion por negoclibro de la jaro "Financial Times/Goldman Sachs" en 2010. En 2016, li estis nomita de la gazeto Time en ties listo de la '100 Plej Influaj Personoj de la Mondo'.[10][11]