hispana scenaristo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafael AZCONA Fernández (Logroño, 24a de Oktobro 1926 - Madrido, 24a de Marto 2008) estis hispana novelisto kaj scenaristo konata pro filmoj kiel El pisito, Plácido, El verdugo, La escopeta nacional, Belle époque kaj La niña de tus ojos.
Rafael Azcona | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rafael Azcona Fernández |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1926 en Logronjo |
Morto | 24-an de marto 2008 (81-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Pulma kancero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | aktoro romanisto scenaristo filmreĝisoro |
Verkoj | Mi hija Hildegart |
Konsiderata ofte la plej bonkvalita hispana scenaristo de la historio, li estis certe la scenaristo kiu ricevis plej grandan nombron de Premioj Goya (6) kaj de ties nomumoj (12), krom la Honoran Goya de 1998. Li ekkarieris kiel romanisto kaj ekde 1951 kunlaboris kun humurgazetoj kiel La codorniz. Pere de la adaptaĵo de sia romano El pisito, kiun reĝisoris la itala Marco Ferreri en 1959, li eniris en la etoso de kinarto, kie li restis. Liaj unuaj scenaroj, kiel El pisito, El cochecito kaj El verdugo, portretas sian epokon kaj protestas kontraŭ la tiama malriĉeco; li ĉiam kunlaboris kun reĝisoroj kiuj kunhavu tiun intereson por montri la hispanan realecon en kinarto.
Li rilatis kun verkistoj de la hispana generacio de la mezo de la jarcento, kiel Ignacio Aldecoa, Juan García Hortelano kaj Rafael Sánchez Ferlosio, kiuj certe influis sur lia maniero fari literaturon kaj kinon. El tiuj kaj el hispanaj klasikaĵoj kiel Quevedo, Valle-Inclán kaj Camilo José Cela, li formis sian rigardon al la hispana realeco. Kelkaj el liaj preferoj rilatas al mezklaso, nigra humuro, ironio, la temoj de la morto kaj la maljuneco ktp. Same li kritikas aŭ parodias tradiciajn instituciojn kiel la familio, la pastraro kaj la armeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.