![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0e/Monument_to_Rachel_Corrie.jpg/640px-Monument_to_Rachel_Corrie.jpg&w=640&q=50)
Rachel Corrie
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rachel Corrie (10-an de aprilo 1979 - 16-an de marto 2003) estis usona aktivulino[1], membro de la senperforta organizaĵo International Solidarity Movement (ISM). Kiel aktivulino, ŝi vojaĝis en la Gaza-strio dum la dua Intifado de Al-Aqsa.
Rachel Corrie | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1979 (1979-04-10) en Olympia, Vaŝingtonio |
Morto | 16-an de marto 2003 (2003-03-16) (23-jaraĝa) en Rafah, Gazaa Sektoro |
Mortokialo | Crush injury (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Olympia |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Ŝtata Kolegio Evergreen Capital High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | taglibristo verkisto pacaktivisto biografo homrajta aktivulo ![]() |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/Rachel_Corrie_2003_March_16_cropped.jpg/320px-Rachel_Corrie_2003_March_16_cropped.jpg)
23-jara universitata studentino en Olympia, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en januaro 2003 Rachel Corrie ekforiras al la okupaciataj teritorioj kaj Israelo. Ŝi eniras en la areon regatan de la israela armeo kaj ŝi estos surveturita la 16-an de marto 2003 de skrapmaŝino Caterpillar D9 el la israela armeo[2] en Rafah, Gaza-strio dum ŝi provis, kun aliaj aktivuloj el sia organizaĵo, pace haltigi la malkonstruadon de domo apartenanta al palestina kuracisto.
Laŭ la israela armeo, la malkonstruado celis trovi eblajn tunelojn uzatajn por transporti armilojn el Egiptio.