From Wikipedia, the free encyclopedia
Raŭmo (finne Rauma, svede Raumo) estas urbo kaj komunumo de proksimume 37 000 loĝantoj je la okcidenta bordo de Finnlando, 92 kilometroj norde de Turku, kaj 50 kilometroj sude de Pori. Raŭmo apartenas al la provinco Satakunta de Finnlando, kaj ĝis la jaro 2009 ankaŭ apartenis al gubernio Okcidenta Finnlando. Ĝi ricevis urborajtojn je la 17-a de majo 1442 (tiam sub regado de Svedio), Raŭmo estas konata pro ĝia bonkvalita punto (ekde la 18-a jarcento) kaj la antikva ligna arkitekturo de ĝia centro (Malnova Raŭmo, Vanha Rauma), kiu estas loko sur la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko. En Finnlando Raŭmo estas konata ankaŭ pri sia escepte stranga dialekto, kiu ofte estas malfacilete komprenebla por aliaj finnoj.
Raŭmo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbeto • komunumo • urbo | |||||
| |||||
www.rauma.fi | |||||
Provinco | Satakunta | ||||
Fondita | 1442 | ||||
Areo | 1 110 km² | ||||
Loĝantaro | 39 872 (en junio 2015) | ||||
Finnlingvaj | 98,2% | ||||
Svedlingvaj | 0,4% | ||||
Kampara komunumo de Raŭmo estas eksa komunumo ligita en Raŭmon en 1993. Kodisjoki estas eksa komunumo ligita en Raumon en 2007 kaj Lappi Tl en 2009.
En Raŭmo estis volapuka klubo en 19-a jarcento. Ĝi publikigis kelkajn anoncojn pri siaj kunvenoj vintre 1886-1887 en la loka gazeto Rauman Lehti.
Inter esperantistoj Raŭmo estas konata aparte pro la Manifesto de Raŭmo kaj la Raŭmismo, kiuj ekestis en la 36-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en la urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.