Quora
socia retejo pri demandoj kaj fakaj respondoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Quora estas retejo, platformo kie uzantoj povas afisi ĉiajn demandojn kaj respondojn pri iu ajn temo, scioj, faktoj kaj/aŭ kundividindaj spertoj. Quora grupigas demandojn kaj respondojn laŭ temo kaj permesas al uzantoj voĉdoni aŭ aldoni komentojn[1]. Uzantoj ankaŭ povas kunlabori redaktante demandojn aŭ proponante ŝanĝojn al respondoj de aliaj uzantoj[2].
Quora | ||
---|---|---|
![]() | ||
demanda-responda retejo • negoco • entrepreno • kompanio • online community vd | ||
Dum | 25-a de junio 2009 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | entrepreno | |
Fondintoj | Adam D'Angelo • Charlie Cheever vd | |
Sidejo | Mountain View | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Adam D'Angelo | |
Dungitoj | 200 | |
TTT | Oficiala retejo | |
La retejo havas la karakteron de "retkomunuma retejo": la demandantoj kaj respondantoj estas instigataj aliĝi ("registriĝi") kaj regule partopreni al la demandoj kaj / aŭ respondoj. Aldona komunuma elemento estas, ke ĉar respondoj kaj respondoj povas esti taksitaj de registritaj partoprenantoj, iuj respondoj estas pli facile videblaj. En septembro 2018, la platformo atingis 300 milionojn da aktivaj uzantoj monate[3].
La ĉefa lingvo estas la angla, sed la retpaĝoj ankaŭ haveblas en 24 lingvoj[4] (i.a. en la nederlanda, germana, franca, itala, portugala, hispana lingvoj, sed ne en Esperanto). Eblas ankaŭ demandi aŭ respondi demandojn en aliaj lingvoj, sed ĉi tio ofte malpliigas la ŝancon ricevi respondon.