Puĉo de 2020 en Malio
puĉo la 19-an de aŭgusto 2020 en Malio / From Wikipedia, the free encyclopedia
En Malio, puĉo de la militistaro la 19-an de aŭgusto 2020 eksigis la prezidanton Ibrahim Boubacar Keïta.[1] Ĉefa motoro de la puĉo estis la Nacia Komitato por la Savo de la Popolo, kies prezidanto estas Assimi Goita, kolonelo de la Armitaj Fortoj de Malio.[2] Ĉi tiu estas la dua puĉo de la lando en malpli ol 10 jaroj, post la puĉo de 2012.
La 25-an de septembro, konstitucia potenco estis restarigita kun la nomumo de Ba N'Daou kiel prezidanto de la Respubliko Malio. Assimi Goita, estro de la Komitato estis nomumita Vicprezidanto de la Respubliko. La milita estraro restos aktiva ĝis la venontaj prezidantaj elektoj en 2022.