komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Puteaux [pyto] estas francia urbo, situanta en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo, sur la maldekstra bordo de riverego Sejno, en la mezo de departemento Hauts-de-Seine. Ties loĝantoj nomiĝas "Putéoliens".
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Puteaux (stacidomo) kaj Puteaux (Tramtransporto en Parizo). |
Puteaux | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
Arondismento | Nanterre | ||||
Kantono | Puteaux | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92062 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92800 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Joëlle Ceccaldi-Raynaud 2020-2026 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 672 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 13 690 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 14′ O (mapo)48.8841666666672.2380555555556 [+] | ||||
Alto | 30 m [+] | ||||
Areo | 3,19 km² ( 319 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Puteaux [+] | |||||
Situanta sur la maldekstra bordo de Sejno, la urbo Puteaux estas ĉirkaŭita de Courbevoie norde, Nanterre okcidente kaj Suresnes sude. Oriente, Puteaux estas ligita al Parizo per ponto de Puteaux kaj al Neuilly-sur-Seine per ponto de Neuilly (ponto sur kiu veturas vagonaroj de Linio 1 de la metroo de Parizo). Fine, la areo de tiu komunumo inkluzivas la plej grandan parton de Insulo de Puteaux, meze de Sejno.
Eblas distingi plurajn grandajn geografiajn areojn en Puteaux:
La Malsupra Puteaux, kuŝanta inter la fervojo kaj la Sejno, estas la plej malnove loĝata kvartalo. Tie troviĝas malnova preĝejo, teatro de Hauts-de-Seine, urbodomo, kaj komerca areo ĉirkaŭ la stratoj Jean Jaurès, Eichenberger kaj Chantecocq. La urbodomo estis konstruita en 1934 kaj prezentas tipan tiutempan arĥitekturon. Bulvardo Richard Wallace povus esti ekvivalento de "Avenuo de la Elizeaj Kampoj" de Puteaux. Ekzistas ankaŭ teatro en strato Henri Martin.
Oriente de la fervojo troviĝas la Supra Puteaux, kiu estas pli nova kvartalo konsistanta el pluraj rezidejoj kaj malmultekoste luataj loĝejoj (rezidejoj Les rosiers, Cartauld, Marcellin Berthelot, Bernard Palissy...). Rezidejo Lorilleux, ekzemple, estis konstruita sur la loko de eksaj inko-fabrikejoj.
Norde, apartigita de ringforma bulvardo, troviĝas kvartalo La Défense, disvolviĝinta post la fino de la 1950-aj jaroj. Tiu ĉi inkluzivas oficejojn kaj ankaŭ loĝejojn (Turo Défense 2000, Rezidejo Boieldieu...). La Défense, unu el la ĉefaj afer-kvartaloj de Eŭropo, sterniĝas je 2 trionoj sur la teritorio de Puteaux, dum la restanta triono estas partigita inter Courbevoie kaj Nanterre. Tiel, la kongresejo kaj komercejo "CNIT", la "Granda Arko de La Défense" kaj la komerca centro "Quatre Temps" troviĝas en Puteaux.
Fine, la Insulo de Puteaux, kie ne estas loĝejoj krom kelkaj barĝoj. Tie ĉi troviĝas sportaj strukturoj kiel tenisejoj, futbalejoj, gimnastikejo, naĝbaseno. Sporta komplekso "Palais des sports" malfermis en julio 2006.
La urbo estis kreita en 1148 de Abato Suger, kiu nomis ĝin Putiauz. Ĝi estis fondita de Abato Suger samtempe kun aliaj urboj de la regiono, Carrières-sur-Seine, Vaucresson kaj Villeneuve-la-Garenne kun la celo altiri popolon al tiu regiono. Tiu allogo estis des pli forta dank'al privilegioj konsentitaj de Abato Suger.
La nomo Putiauz devenus de malnovfranca vorto putel, kies signifo estas «kotejo» aŭ «marĉo» kaj verŝajne referencis al la stato de la loko kie troviĝis Puteaux antaŭ ties drenado. Sed ekzistas alia etimologio, kie la nomo Puteaux devenus de la latina puteoli, pluralo de puteolus kies signifo estas «eta puto» aŭ «akvo-truo». La nomo Puteaux ekaperis ĉirkaŭ la 16-a aŭ 17-a jarcento.
La urbestroj de Puteaux ekde 1789:
Komunumo de Puteaux disponas jenajn publikajn transportojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.