![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Purple_triangle.svg/langeo-640px-Purple_triangle.svg.png&w=640&q=50)
Purpura triangulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Purpura triangulo estas insigno kun egallatera triangulo kiu staras sur sia apekso kaj estas purpura en koloro. Tiu insigno estis uzita por marki kaptitojn en naziaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito. La flikaĵo estis uzita por marki kaptitojn de religio "Bibliaj Studentoj" (germane: Bibelforscher), tiam konataj kiel Atestantoj de Jehovo, kaj militservaj obĵetantoj pro kialoj de konscienco kontraŭantaj al la servo en la armeo. Ili foje estis moke nomitaj "la klaŭnoj de la ĉielo" (germane: Himmelskomiker). Dum la Dua Mondmilito, la nazioj murdis proksimume 2 000 Atestantojn de Jehovo, proksimume 250 per ekzekuto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Purple_triangle.svg/200px-Purple_triangle.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/KZ_Mauthausen_Mahntafel_ZJ.jpeg/640px-KZ_Mauthausen_Mahntafel_ZJ.jpeg)
Tiun ĉi insignon ricevis ankaŭ membroj de la adventismo, baptismo kaj pacistoj kiuj vivis en Germanio [1], sed tiuj pacifistoj respondecis pri malpli ol unu procento de tiuj kiuj portis la insignon. Markado de grupoj per la purpura insigno kaj finfine ekstermi ilin, estis farita kiel parto de la nazia subpremado al minoritatoj kiuj reinterpretis la Biblion kaj sekvis ĝiajn instrukciojn laŭvorte, kontraŭ la volo de la reĝimo [2].