Punkva
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Punkva estas merga rivero en distrikto Blansko en Ĉeĥio. Ĝi estas longa 29 km kaj ĝi estas la plej longa subtera akva fluanto en Ĉeĥio. Akvokolekta areo havas areon 170 km².
Punkva | |
rivero | |
Punkva | |
Oficiala nomo: Punkva | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Blansko |
Montaro | Drahana montetaro |
Akvejo | 5
|
Fontriveroj | Sloupský potok, Bílá voda |
- koordinatoj | 49° 23′ 08″ N 16° 44′ 15″ O (mapo) |
Enfluejo | ĝis Svitava |
- situo | Blansko |
- alteco | 267 m |
- koordinatoj | 49° 20′ 54″ N 16° 39′ 08″ O (mapo) |
Suma longo | 29 km (18 mi) |
Suma akvokolektejo | 170 km² (17 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 0,96 m³/s |
Karsto | Moravia karsto |
Hidrologia vico | 4-15-02-0920 |
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Punkva | |
Punkva estiĝas en la subterejo de Moravia karsto en supermara alteco 350 m s.m. per kunfluo de Sloupský potok kaj Bílá voda.[1] La pli longa el la fontriveroj estas Sloupský potok, kies ĉefa fontrivero Luha fontas sub la plej alta monto de Drahana montetaro – Skalky, same kiel ĝia plej signifaj alfluantoj sur la supra fluo – Huťský potok kaj Žďárná. Super municipo Sloup enfluas en ĝin Němčický potok kaj plu la akva fluanto nomiĝas Sloupský potok. Sub la municipo Sloup Sloupský potok trafalas sin en la subterejon, trafluas tra subaj etaĝoj de Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka kaj Sloupa koridoro de Amatora kaverno en abismon de Macocha. Post ties kunfluiĝo kun rojo Bílá voda, kiu fontas ĉe Protivanov, la rivero nomiĝas Punkva. Bílá voda ĉe Holštejn trafalas sin en Nová Rasovna en la subterejon kaj ĝia fluo daŭrigas tra ĝi en Amatoran kavernon. La paso de la fluo en regiono de Amatora kaverno estas konata nur parte, tamen en parto de la kaverno nomata Labirinto Sloupský potok kuniĝas kun Bílá voda. Sur la fundo de Macocha Punkva aperas por momento en la taga lumo kreante ĉi tie du lagetojn, sed tuj ĝi malaperas denove reen en la subterejo. La supra lageto estas profunda proksimume 13 metrojn kaj ĝi estas videbla desupre el belvideja plataĵo. La malsupra lageto estas kaŝita inter la rokoj kaj do ne estas videbla desupre kaj ĝia profundeco atingas 49 metrojn (ĝis nun ne estis atingita la fundo). El Macocha la rivereto trafluas tra akvaj katedraloj de Punkvaj kavernoj, kie enkadre de trarigardo okazas navigado tra la subterejo sur boatoj. Post tio, kiam la rivereto forlasos la kavernan subterejon, en kiun ĝi ankoraŭ unufoje por kelke da dekoj da metroj revenos, ĝi unuiĝas kun la subteraj akvoj de rojo Lopač kaj Krasovský potok kaj elfontas en la tn. Malgranda elfluejo de Punkva. Poste la rivereto trafluas tra profunda Valo de Punkva kun kelke da fiŝlagoj kaj sekva valo de Ernesto konstruigitaj per hangaroj de maŝinfabriko ČKD Blansko. Surrande de Blansko Punkva poste enverŝiĝas en supermara alteco 267 m s.m. en riveron Svitava.
Spite al sia negranda longeco ĝi estas unu el la plej interesaj kaj la plej vizitataj akvaj fluantoj en Ĉeĥio, nome dank' al tio, ke la parto de la fluo trafluas tra la subterejo de PPR Moravia karsto. La subtera Punkva estis en la jaro 2004 enskribita en liston de malsekejoj de internacia signifo enkadre de Ramsar-Interkonsento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.