Puatuo-Ĉarentoj
regiono de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Puatuo-Ĉarentoj (france Poitou-Charentes [pwatu ʃaʁɑ̃t]) estis regiono en okcidenta Francio, ĉe la Atlantika Oceano, inter la regionoj Luarlandoj norde kaj Akvitanio sude. Ĝi konsistis el kvar departementoj: Charente, Charente-Maritime, Deux-Sèvres kaj Vienne.
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Puatuo-Ĉarentoj | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Francio |
Franca nomo | Poitou-Charentes |
Prefektejo | Poitiers |
Departementoj | Charente (16) Charente-Maritime (17) Deux-Sèvres (79) Vienne (86) |
Departementaj prefektejoj |
Angoulême La Rochelle Niort Poitiers |
Arondismentoj | 14 |
Kantonoj | 157 |
Komunumoj | 1 462 |
Prezidanto | Jean-François Macaire |
Prefekto | Élisabeth Borne |
Geografio | |
Areo | 25 809,5 km2 |
Loĝantaro | |
Loĝantaro | 1 777 773 (2011) |
Loĝdenso | 68,9 loĝ./km2 |
Regionaj lingvoj | Potevia-santonĝa Okcitana |
Situo | |
Fermi
Ĉefurbo de la regiono estis la urbo Poitiers. Pliaj aparte gravaj urboj estas La Rochelle, Niort, Angoulême kaj Saintes. ISO-kodo de la regiono estas FR-T.
La regiono enhavas la teritorion de la iama historie grava graflando Poitou.
Nun ĝi apartenas al la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle Aquitaine). Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Akvitanio, Limoĝio kaj Puatuo-Ĉarentoj. La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro 2016.
- Puatuo-Ĉarentoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Puatuo-Ĉarentoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Francio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |