![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/D%25C3%25A9partement_17_in_France.svg/langeo-640px-D%25C3%25A9partement_17_in_France.svg.png&w=640&q=50)
Charente-Maritime
franca departemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Charente-Maritime [ʃaʁɑ̃t maʁitim] estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝia areo estas 6 864 km2 kaj ĝi havis 637 089 loĝantojn en la jaro 2014[1]. La ĉefurbo de la departemento estas La Rochelle; aliaj gravaj urboj estas Rochefort, Royan, Saintes, Saint-Jean-d'Angély kaj Jonzac. La departemento entute havas 469 komunumojn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5b/Esnandes_%28Pointe_Sainte-Clement%29_banner_Carrelets.jpg/640px-Esnandes_%28Pointe_Sainte-Clement%29_banner_Carrelets.jpg)
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...
Charente-Maritime | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 17 |
Prefektejo | La Rochelle |
Subprefektejoj | Jonzac Rochefort Saintes Saint-Jean-d'Angély |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 661 404 (2021) |
Areo | 6 864 km² |
Loĝdenso | 96 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 463 |
Fermi
La nomo “Charente-Maritime” devenas de la rivero Charente. La adjektivo maritime (“marborda”) estis aldonita por distingi ĝin de la najbara departemento Charente. Ĝi unue nomiĝis Charente-Inférieure, sed tiu nomo estis ŝanĝita en la jaro 1941 pro malfavoraj kunsencoj de la vorto inférieur (“malsupra” aŭ “malsupera”).