From Wikipedia, the free encyclopedia
La provinco Toledo estas provinco de Hispanio, en la okcidenta parto de la regiono de Kastilio-Manĉo. Ties ĉefurbo estas la urbo de Toledo. Ĝi limas kun la provincoj de Madrido, Kvenko, Ciudad Real, Badajoz, Kacereso kaj Avilo.
Provinco Toledo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Supermara alteco | 600 msnm [+] | ||
Ĉefurbo | Toledo | ||
- koordinatoj | 40° N, 4° U (mapo)39.833333333333-4 | ||
Plej alta punkto | Corocho de madre [+] | ||
- alteco | 1 447 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Taĵo [+] | ||
- malalteco | 290 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 15 368 km² (1 536 800 ha) [+] | ||
Areo | 15 368 km² (1 536 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 703 772 [+] (2018) | ||
Denseco | 45,79 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Álvaro Gutiérrez Prieto | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 45 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-TO | ||
Provinco Toledo | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Toledo [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Provinco Toledo kun la samnoma ĉefurbo Toledo |
La provinco enhavas loĝantaron de 639 621 (2007), en 204 municipoj, el kiuj Talavera de la Reina estas la plej granda kun populacio de 85 549 loĝ., la dua municipo estas Toledo (78 618), dum la plej malgranda estas Illán de Vacas, kiu, kun populacio de nur 6 loĝantoj, estas ankaŭ la plej malgranda de Hispanio. La provinco kunhavas la naturan lokon de Nacia Parko de Cabañeros kun la provinco de Ciudad Real.
La rivero Taĵo trapasas la provincon el oriente okcidenten kaj ĉe la urboj Talavera de la Reina kaj Toledo.
La 15 368 km² de la provinco de Toledo situas sur ebenaĵo de ĉirkaŭ 590 m de mezaveraĝa altitudo super marnivelo. Dekstre de la rivero Taĵo la deklivo estas de ĉirkaŭ 2/1.000, kun ampleksaj kampoj, mildaj terondoj, tra kie descendas riveroj kaj rojoj de larĝaj valoj; male estas maldekstre, kie la tereno altiĝas rapide, krute, ĝis sude kie estas granda montara zono, kies deklivo atingas ĝis 60/1.000. En la Montoj de Toledo, sude, laŭlonge de la provinco, aperas tri ĉenoj: tiu de la sierra de Los Yébenes, kiu sekvas okcidenten kaj kie estas la plej altaj pintoj, kiel tiuj de Peñafiel (1 420 m), Corral de Cantos (1.419 m) kaj Rocigalgo (1 441 m). Sude estas la sierra de Guadalerzas kaj pli sude kaj okcidente estas la sierra del Pocito. Tiuj lastaj kuniĝas nordokcidente kun la sierra de Altamira, kie finas la provinco.
La montaroj de la provinco kompletiĝas kun la sierra de San Vicente nordokcidente, kiu elstaras el la cordillera Central, de Gredos al Talavera de la Reina. La plej altaj pintoj tie estas San Vicente (1 321 m), la Pelados (1 331 m) kaj la Cruces (1 368 m).
Ĝenerale hegemonias vintroj kaj someroj longaj kaj rigoraj, propraj de la kontinentaj klimatoj; kaj en la montaraj zonoj de nordo kaj sudo, la temperaturoj propraj de altaĵoj kaj laŭ la orientiĝo de ties montoj. Tiu ĉi provinco karakteriĝas pro sia sekeco dum du trionoj de la jaro, kaj estas la plej alta relativa humideco inter la monatoj de novembro al februaro, ĉefe en la montaraj regionoj kaj malpli en Manĉo. La monato plej pluva estas aprilo.
Nomo | Loĝantaro | Areo (km²) | Ĉefaj municipoj |
---|---|---|---|
Campana de Oropesa | 20.185 | 1.370 | Oropesa, Calera y Chozas |
La Jara | 19.470 | 2.166 | Los Navalucillos, Los Navalmorales |
Toleda Manĉo | 102.392 | 3.488 | Madridejos, Consuegra, Quintanar de la Orden, Villacañas, Mora |
Mesa de Ocaña | 37.163 | 1.454 | Ocaña, Santa Cruz de la Zarza, Yepes |
La Sagra | 126.276 | 983 | Illescas, Seseña, Bargas, Yuncos, Villaluenga de la Sagra, Yuncler |
Montoj de Toledo (komarko) | 66.648 | 3.018 | Sonseca, Los Yébenes |
Sierra de San Vicente | 7.559 | 484 | El Real de San Vicente, Segurilla, Castillo de Bayuela |
Teroj de Talavera | 85.549 | 192 | Talavera de la Reina |
Toledo | 77.601 | 232 | Toledo |
Torrijos | 84.454 | 2.061 | Torrijos, Fuensalida, La Puebla de Montalbán |
Nomo | Loĝantaro |
---|---|
Talavera de la Reina | 83.793 |
Toledo | 77.601 |
Illescas | 15.830 |
Torrijos | 12.000 |
Madridejos | 11.030 |
Seseña | 10.854 |
Sonseca | 10.685 |
Consuegra | 10.538 |
Quintanar de la Orden | 10.471 |
Villacañas | 10.208 |
Mora | 10.072 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.