Provinco Sumapaz
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Provinco Sumapaz estas unu el dekkvin provincoj de la departemento Kundinamarko (Kolombio). Ĝi estas situa sudokcidente de la Ĉefurba Distrikto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sumapaz. |
Provinco Sumapaz | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
province of Cundinamarca Department [+] | |||
Lando | Kolombio | ||
Ĉefurbo | Fusagasugá | ||
- koordinatoj | 4° N, 74° U (mapo)4.337222-74.364444 | ||
Akvokolektejo | 1 670 km² (167 000 ha) [+] | ||
Areo | 1 670 km² (167 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 185 453 [+] (2005) | ||
Denseco | 111,05 loĝ./km² [+] [+] | ||
Provinco Sumapaz | |||
Ĝi estas integrata de dek municipoj. Ĝi ĉefurbo kaj ĉefa ekonomia centro estas Fusagasugá. La aliaj municipoj kiuj integras ĝin estas la jenaj: Silvania, Tibacuy, Pasca, Arbelaéz, Pandi, San Bernardo, Venecia, Cabrera, Granada.
[1] La provinco estis kreita pere de dekreto Decreto Nacional 489 del 7 de noviembre de 1895, siavice ratifita pere de Leĝo 162 de 1896.
Krom la dek municipoj de Kundinamarko, ĝi enhavas ankaŭ la sudon de la teritorio de la Ĉefurba Distrikto, nome San Juan, kaj nordoriente de la departemento Tolima ĝi inkludas Icononzo, Villa Rica, kaj El Palmar, Nuevo Mundo, Alpes, El Roble, Mercadilla, Nuñez, La Colonia, La Pradera, El Duda kaj aliaj. Kiel influa areo ĝi atingas ĝis Usme lime kun Bogoto, kaj ĝis Pato kaj La Uribe en la departemento Meta.