Provinco Kabul
provinco (velajat) de Afganio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabul (paŝtoe/perse کابل) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. La teritorio havas proksimume 3 528 000 loĝantojn (2007-2008)[1] kaj areon de 4.462 kvadrataj kilometroj.[2] La loĝdenso estas po 790,7 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Ĉefurbo de la provinco kaj de Afganio estas Kabulo.
Provinco Kabul | ||
---|---|---|
Administra unuo/Provinco | ||
![]() | ||
provinco de Afganio [+] | ||
Lando | Afganio | |
Supermara alteco | 1 908 m [+] | |
Ĉefurbo | Kabulo | |
- koordinatoj | 35° N, 69° O (mapo)34.5669.22 | |
Akvokolektejo | 4 461,6 km² (446 160 ha) [+] | |
Areo | 4 461,6 km² (446 160 ha) [+] | |
Loĝantaro | 5 766 181 [+] (2023) | |
Denseco | 1 292,4 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+04:30 [+] | |
ISO 3166-2 | AF-KAB | |
![]() |
||
Provinco Kabul | ||
![]() |
||
La provinco situas en la oriento de la lando proksime de la montpasejoj Hajber, unu el la plej gravaj vojoj de Afganio al Pakistano kaj Barato. La provinca teritorio oriente limas al la montaro Koh-e Pagman, sudokcidente al la montaro Koh-e Krough kaj nordoriente al la montaro Koh-e Ŝirdarvaza. La plej granda rivero en la provinco samkiel la provinco mem kaj ties ĉefurbo nomiĝas Kabul. En la teritorio produktiĝas precipe vestaĵoj, mebloj kaj sukero el sukerbetoj.
La provinco estas la plej grava setloregiono de la taĝikoj en Afganio. La ĉefa lingvo de la teritorio, la kabula dialekto de la persa lingvo (loke nomata Dari), estas la registara kaj ekonomia lingvo de la lando kaj signife influis ĉiujn aliajn lingvojn kaj dialektojn de la lando. La taĝikoj konsistigas pli ol duonon de la provinca loĝantaro, aliaj signifaj etnoj estas paŝtooj, hazaroj, uzbekoj, turkmenoj, baluĉoj, sikanoj kaj hindoj.