From Wikipedia, the free encyclopedia
Provinco Inhambane, Esperantigite Inhambano, estas provinco de Mozambiko situanta sur la marbordo en la suda parto de la lando. Ĝi havas areon de 68 615 km² kaj loĝantaron de 1 412 349 (en 2006) [1]. La provinca ĉefurbo ankaŭ estas nomita Inhambane, Esperantigite Inhamban-urbo.
Provinco Inhambane | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
provinco de Mozambiko [+] | |||
Lando | Mozambiko | ||
Ĉefurbo | Inhambane | ||
- koordinatoj | 23° S, 35° O (mapo)-2334.5 [+] | ||
Akvokolektejo | 68 775 km² (6 877 500 ha) [+] | ||
Areo | 68 775 km² (6 877 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | MZ-I | ||
Provinco Inhambane | |||
Vikimedia Komunejo: Inhambane Province [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La klimato estas tropika ĝenerale, pli humida laŭlonge de la marbordo kaj pli seka landinternen. La marbordo havas kelkajn mangrovmarĉojn.
Inhamban-urbo ekzistis en la 10-a jarcento, kaj estis la plej suda haveno uzita fare de araboj por sklavkomerco. La regiono estis vizitita fare de Vasco da Gama en 1498, kiu rekviziciis Inhamban-golfo por Portugalujo. La portugaloj starigis faktorion en Inhambano en 1534.
La provinco estas la dua plej granda kultivisto de akaĵuoj ( post Nampula), kaj ankaŭ produktas kokosojn kaj citrusfruktojn ( inspirante la plej faman poeton de Mozambiko Craveirinha por skribi de "La Bongustaj Mandarinoj de Inhambano" ). La longa marbordolinio subtenas multe da fiŝkaptado. La inhambana golfo-areo estas de iu intereso por turismo, kun kelkaj strandoj, kaj por unu el la lastaj postrestantaj populacioj de dugongo en Mozambiko.
Kun pluraj aliaj distriktoj de kolonia Mozambiko, la portugala registaro presis poŝtmarkojn specife por Inhambano dum pluraj jaroj. La unua seriero estis por la 700-a datreveno de Sankta Antonio de Padovo en 1895, la poŝtmarkoj estante tiuj de Mozambiko superstampitaj " CENTENARIO/DE/S. ANTONIO/Inhambane/MDCCĈCV". Tio estis daŭrigita en 1903 per regula serio havanta portreton de reĝo Karlo kaj subskribita " IMHAMBANE". Inter 1911 kaj 1917, revolucio en Portugalujo gvidis al serio de " REPUBLICA" superpremoj. Poste Inhambano revenis al la uzo de la poŝtmarkoj de Mozambiko.
Inhambano estas fama por sia muziko, speciale por la timbila ( ksilofona ensemblo ) de la Ĉopi-etno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.