From Wikipedia, the free encyclopedia
Prospero estas neregula ekstera satelito de Urano.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prospero. |
Prospero | |
Natura satelito de Urano (XVIII) | |
natura satelito de Urano • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano XVIII[1] |
Aliaj nomoj | S/1999 U 3 |
Nomita laŭ | Prospero vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Matthew J. Holman Brett J. Gladman John J. Kavelaars Jean-Marc Petit Hans Scholl[1] |
Dato de malkovro | 18-a de julio 1999[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea (Havajo)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 16 243 000 km[2] |
Discentreco | 0,4431[2] |
Klinangulo | 151,966°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 1 977,29 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 50 km[2] ? |
Maso - Denso |
~ 2,1 × 1016 kg ? 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,2 |
Malkovris ĝin Matthew J. Holman kaj sia teamo la 18-an de julio 1999 per la Kanada-Franca-Havaja teleskopo de Mauna Kea, samtempe ke Setebo kaj Stefano; ĝi estis konfirmita per observoj en la observatorioj de la Monto Palomar kaj de Kitt Peak[3], inter aŭgusto kaj septembro 1999[4]. Tria urana luno trovita en 1999, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/1999 U 3.
En 2000 ĝi ricevis nomon[5] ĉerpitan (kiel volas tradicio), el la verkaro de William Shakespeare : Prospero estas duko de Milano kaj sorĉisto, ĉefa rolulo en "La ventego".
La orbitaj parametroj de Prospero pensigas ke ĝi havus komunan devenon kun Sikorakso kaj Setebo, tamen iliaj koloroj[6] estas malsamaj: Setebo kaj Prospero estas grizaj, dum Sikorakso aperas ruĝa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.