From Wikipedia, the free encyclopedia
Proponaĵo 12 (angle Proposition 12 aŭ Prop 12) estas leĝo de la usona ŝtato Kalifornio pri bestoprotektado, aprobita kiel balota proponaĵo en la ĝenerala balotado de la 6-a de novembro, 2018. Ĝia oficiala titolo estas Leĝo de Prevento de Kruelo al Bienbestoj.[1] Ĝi estis aprobita kun 63% jesaj voĉoj kontraŭ 37% neaj.[2], kaj konfirmita de la Supera Kortumo de Usono en 2023 en disputo pri la interpreto de la Komerca Propozicio de la usona konstitucio.
La leĝo starigas novajn minimumajn postulojn pri vivospaco por ovoproduktaj kokinoj, naskaj porkinoj, kaj bovidoj mortigotaj por bovidaĵo, kaj malpermesas kaĝojn por ovoproduktaj kokinoj. Ĝi malpermesas vendon en Kalifornio de ovoj kaj de nekuirita porkaĵo aŭ bovidaĵo produktita en bredejoj nekonformaj al la postuloj.[3]
Proponaĵo 12 plifortigis la postulojn de Proponaĵo 2, aprobita en 2008, kiu malpermesis kaĝarajn sistemojn kaj gravedecajn kaĝojn por bestoj bredataj en Kalifornio, kaj postulis ke porkoj, kokinoj, kaj bovidoj povu etendi siajn flugilojn aŭ krurojn kaj turni sin. La kalifornia parlamento en 2010 aprobis AB 1437, laŭ kiu ĉiuj ovoj vendataj kunŝele en la ŝtato devas konformi al la samaj postuloj, inklude la eksterŝtate produktitajn. Proponaĵo 12 forigis esceptojn al tiuj leĝoj, farante la samajn postulojn pri ĉiuj ovoj vendataj en Kalifornio, sendepende la stato en kiu ili vendiĝas (ĉu kun ŝelo aŭ likvaj) kaj de la produktinta ŝtato.[4] Tamen ne ĉiu porkaĵo devas konformi al la postuloj, sed nur tutaj nekuiritaj porkaĵaj tranĉaĵoj, kaj ne aliaj produktoj, ekzemple muelita porkaĵo. Entute ĉirkaŭ 42% el la kalifornia porkaĵa merkato ne estas respondeca antaŭ Propozicio 12. [5]
Porbestaj organizoj plejparte kampanjis por Proponaĵo 12 por plimildigi la kruelecon de enfermo de bestoj en kaĝetoj, kaj por garantii senkaĝecon por ovoproduktaj kokinoj.[6] Ĝi estis apogata de la Centro por Nutraĵa Sendanĝereco ĉar enkaĝigo de bienbestoj disvastigas nutraĵoportatajn patogenojn kiel salmonelojn.[7]
Jenaj organizoj deklaris apogon por Proponaĵo 12:
Jenaj ĵurnaloj deklaris apogon:
La Usona Bovidaĵa Asocio argumentis ke Proponaĵo 12 kreos nenecesajn regulojn kaj ke la bovidaĵa industrio jam estas eksigonta kaĝojn.[16] Ken Klippen de la Nacia Asocio de Ovaj Bredistoj asertis ke la leĝo malebligos konsumelekton kaj ke ĝi celas ŝovi konsumantojn al vegana dieto.[17]
Kelkaj porbestaj organizoj, plej grave PETA, kontraŭis la leĝon, opiniante ke ĝi per sensignifaj reformetoj ŝajnigas kruelajn produktojn akceptindaj.[18]
Jenaj organizoj deklaris malapogon kontraŭ Proponaĵo 12:
Jenaj ĵurnaloj deklaris malapogon:
La rezulto de la balotado estis klara venko de la proponaĵo, kun 62.65% jesaj kontraŭ 37.35% neaj el 11 997 362 voĉoj.[2]
La ova industrio plejparte obeis Proponaĵon 12.[7] La porkaĵa industrio, male, plurfoje procesis malsukcese kontraŭ la efektiviĝo de la leĝo.[24] En junio de 2021, la Supera Kortumo de Usono malakceptis konsideri proceson iniciatitan de la Nordamerika Vianda Instituto kontraŭ Proponaĵo 12.[25] La Vianda Instituto argumentis ke ĝi malrespektas la Komercan Propozicion de la usona konstitucio, laŭ kiu interŝtatan komercon regas la federacia registaro, sed tiu argumento estis malakceptita ĉar la leĝo ne aparte celas eksterŝtatajn produktantojn, sed starigas la saman normon por enŝtataj kaj eksterŝtataj.[4] La leĝo validiĝis la 1-an de januaro, 2022.[26]
La 25-an de januaro, 2022, juĝisto ordonis 180-tagan paŭzon en la apliko de la malpermeso de porkaĵo de gravedecaj kaĝoj dum la finaj reguloj estis decidataj de la Kalifornia Departemento pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, por ke produktantoj havu pli da tempo por obei.[27] Ankaŭ la Departemento bezonis pli da tempo por obei proceson iniciatitan de porbestaj aktivuloj por plistriktigi la regulojn.[28]
La Usona Federacio de Agrikulturaj Burooj kaj la Nacia Konsilio de Porkaĵaj Produktantoj denove petis ke la Supera Kortumo de Usono malvalidigu la leĝon en proceso simila al la jam malakceptitaj.[7] La akuzato estis la Kalifornia Departemento de Nutraĵo kaj Agrikulturo, estrata de Karen Ross. La akuzantoj pretendis ke Proponaĵo 12 malrespektas la konstitucian principon ke usona ŝtato ne rajtas diskrimini kontraŭ interŝtata komerco (la Latentan Komercan Propozicion).[29]
La Usona Distrikta Kortumo por la Suda Distrikto de Kalifornio malakceptis la proceson. Ĝia juĝisto Thomas Whelan asertis ke Proponaĵo 12 ne celas krei plenan regularon por la porkaĵa industrio en aliaj ŝtatoj.[30] La juĝo estis konfirmita per decido de 3 kontraŭ 0 en la Usona Kortumo de Apelacioj por la Naŭa Rondirejo.[29]
La Nacia Konsilio de Porkaj Produktantoj petis revizion de la Supera Kortumo.[31] Ĝi akceptis konsideri la proceson la 28-an de marto, 2022, kaj aŭdis parolajn argumentojn la 11-an de oktobro. La administracio de Joe Biden apogis la porkobredan industrion per peto malvalidigi la kalifornian leĝon.[32]
La Supera Kortumo anoncis sian juĝon la 11-an de majo, 2023. Kun 5 voĉoj kontraŭ 4, ĝi konfirmis la juĝon de la malsuperaj kortumoj, malakceptante la proceson kaj juĝante Proponaĵon 12 laŭkonstitucia.[32] La plimultan opinion verkis Neil Gorsuch, kaj el la aliaj juĝistoj aliĝis al ĝi Thomas, Sotomayor, Kagan, kaj Barrett.[29] Gorsuch akceptis ke ŝtatoj havas intereson protekti publikan sanon kaj bonfarton, ke tio povas inkludi konduton okazantan eksterŝtate, kaj ke la postuloj de Proponaĵo 12 situas for de la specifaj kondutoj kiujn laŭ la Konstitucio ŝtataj leĝoj ne rajtas superregi.[29] Li komentis la juĝon en Pike v. Bruce Church, Inc., konsentante kun ĝia limigo de ŝtata rajto malhelpi interŝtatan komercon, sed asertante ke ĝia kriterio, t.e. malpermesi "evidente troajn" efikojn al interŝtata komerco, estas tro malklara. La kortumo ne havis majoritatan opinion pri la peso de eksterekonomiaj profitoj kiel besta bonfarto kontraŭ ekonomiaj kostoj.[33] La decido estis rimarkinda ankaŭ ĉar la Supera Kortuma malofte malpliigas la povon de la justico malvalidigi ŝtatajn leĝojn, kiel ĉi-okaze.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.