From Wikipedia, the free encyclopedia
Proksimaĵoj Donostio (hispane Cercanías San Sebastián, eŭske Donostiako Renfe Aldiriak) estas reto de interurbaj trajnoj kiuj priservas Donostion kaj ties metropolan areon, funkciigita de Renfe Operadora sub la marko Renfe Proksimaĵoj. La uzataj stacioj tamen apartenas al Adif. Ĝi konsistas el unuopa linio, la linio C-1, kvankam la frekvencoj kun kiuj ĝi funkcias igas ĝin simila al metroa linio.
Donostiako Renfe Aldiriak | |
---|---|
Du trajnoj de la reto en stacidomo Irún | |
Renfe Proksimaĵoj • commuter rail network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Donostio |
Transportsistema speco | Ĉeurba fervojo |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 80,5 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de stacioj | 30 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 668 mm |
Posedanto | Adif |
Transportisto | Renfe Operadora |
Mapo | |
Proksimaĵoj Donostio | |
La reto uzas la fervojan linion Madrido-Irun-Hendaye tra sia tuta itinero. La aranĝo kaj funkciado de la reto de Renfe Proksimaĵoj konsistigas, kune kun la buslinioj de Dbus kaj Lurraldebus kaj la Metroo de Donostio, la bazan reton de publika transporto de Gipusko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.