Renfe Proksimaĵoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Renfe Proksimaĵoj

Renfe Proksimaĵoj: la navedaj fervojsistemoj de la plej gravaj metropolaj areoj de Hispanio estas nomitaj Cercanías en la plej granda parto de Hispanio, Rodalia en la Valencia Komunumo, Aldiriak en Eŭskio kaj Rodalies en Katalunio. Ekzistas dek du sistemoj de Proksimaĵoj en kaj ĉirkaŭ la urboj kaj regionoj de Asturio, Bilbao, Kadizo, Kantabrio, Katalunio, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Donostio, Sevilo, Valencio kaj Zaragozo. Ili estas ligitaj al metroaj sistemoj en Madrido, Barcelono, Bilbao kaj Valencio.

Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Renfe Cercanías
Thumb
Thumb
Trajno Civia en reto de Proksimaĵoj Madrido
Ĝeneralaj informoj
LokoAsturio, Bilbao, Kadizo, Barcelono, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Kantabrio, Donostio, Sevilo, Valencio, Zaragozo
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 1989
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 3 966,6 km
Nombro de linioj 67
Nombro de stacioj 893
Aliaj informoj
Posedanto Renfe, FGC
Transportisto Renfe
Mapo
Thumb
Renfe Proksimaĵoj
vdr
Fermi

La divizio de Renfe Proksimaĵoj estis kreita en 1989 laŭ la konsilo de inĝeniero kaj transitplanisto Javier Bustinduy (1949-2016), kiel parto de grava laboro por amase pliigi trafikon, frekvencojn kaj tial allogecon de navedaj fervojsistemoj en Hispanio. Sistemoj de Proksimaĵoj estas iom post iom en la procezo esti transdonitaj al la regionaj aŭtonomaj registaroj; la unua tia sistemo kiu estis transdonita estis la administrado de la antaŭaj Cercanías Barcelona/Rodalia Barcelona al la Registaro de Katalunio kaj alinomado al "Rodalies de Catalunya" en 2010. La reto de Proksimaĵoj Madrido estis la celo de Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004. La atakoj, kiuj mortigis 191 homojn en stacioj Santa Eugenia, El Pozo kaj Atocha, estis la plej sangaj teroristaj agoj en Hispanio ĝis nun.

Reto de Proksimaĵoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.