Projekto:VikiPrintempo COE 2020
From Wikipedia, the free encyclopedia
VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 (mallonge VikiPrintempo COE 2020, angle Wikimedia CEE Spring) estas internacia artikol-verka konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo, kiu samtempe okazas en Vikipedioj kaj aliaj vikimediaj projektoj precipe en lingvoj de la regiono. Ĝi okazas la 4an fojon en Esperanta Vikipedio, kaj samtempe la 2an fojon en Esperanta Vikivojaĝo ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2020 UTK.
Konkurso | Reguloj | Partoprenu! | ![]() |
Diskuto | alilingve |
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tiun ĉi truon en scio ni nun volas plenigi - unuflanke por la partoprenantoj, kiuj dum verkado kaj tradukado ekscios multajn novajn realaĵojn pri la regiono, kaj aliflanke por vasta publiko, kiu tiel pli facile trovos multon da valoraj informoj en Esperanto.