Projekto:VikiPrintempo COE 2019
Vikimedia artikolverka konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019 (mallonge VikiPrintempo COE 2019, angle Wikimedia CEE Spring) estas internacia artikol-verka konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo, kiu samtempe okazas en Vikipedioj kaj aliaj vikimediaj projektoj precipe en lingvoj de la regiono. Ĝi okazas la 3an fojon en Esperanta Vikipedio, kaj samtempe la 1an fojon en Esperanta Vikivojaĝo ekde la 1a de Aprilo ĝis la 31a de Majo 2019 UTK.
Konkurso | Reguloj | Partoprenu! | ![]() |
Diskuto | alilingve |
Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tiun ĉi truon en scio ni nun volas plenigi - unuflanke por la partoprenantoj, kiuj dum verkado kaj tradukado ekscios multajn novajn realaĵojn pri la regiono, kaj aliflanke por vasta publiko, kiu tiel pli facile trovos multon da valoraj informoj en Esperanto.