From Wikipedia, the free encyclopedia
The Procter & Gamble Company (P&G) estas usona transnacia korporacio kiu produktas kaj komercas tre diversajn konsumaĵojn kun sidejo en Cincinnati, Ohio, fondita en 1837 fare de William Procter kaj James Gamble.[1] Ĝi specializiĝis en ampleksa gamo de produktoj por persona zorgado kaj higieno; tiuj produktoj estas organizataj en kelkaj segmentoj kiel plibeligo, memaranĝado, sanzorgo, hejmaĵoj kaj zorgado de beboj, virinoj kaj familioj. Antaŭ la vendo de fama varmarko Pringles al Kellogg's, ties produktaro inkludis ankaŭ manĝaĵojn, manĝetojn kaj trinkaĵojn.[2] P&G estas aligita en Ohio.[3]
Procter & Gamble | |||||
---|---|---|---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | |||||
Dum | 31-a de oktobro 1837 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | Corporation (For-Profit) | ||||
Fondintoj | William Procter • James Gamble vd | ||||
Sidejo | Cincinnati | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Jon Moeller | ||||
Dungitoj | 105 000 (stato: 2016) | ||||
ISIN-kodo | US7427181091 | ||||
filiaj kompanioj | Gillette • Ferrara Candy Company • Braun • Wella • Clairol • Procter & Gamble - Rakona • Procter & Gamble (Belgium) • Procter & Gamble (Germany) • Procter & Gamble (France) • Tide Cleaners • OUAI vd | ||||
Posedataj kompanioj | Dreft • Gillette • Head & Shoulders • Braun • Ariel • Folgers • Downy • Febreze • Vicks • Charmin • Olay • Pantene • Fairy • Ivory • Oral-B • Tide • Old Spice • Pampers • Max Factor • Q2523195 • Crest • Mr. Clean • Always • Swiffer • Tampax • Superpila • BeingGirl • Bounty • Dawn • Gain • Luvs • Puffs • SK-II • Safeguard • Secret • Swash • Zzzquil • Pantene India vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
En 2014, P&G registris 83.1 mil milionoj da usonaj dolaroj en vendoj. La 1an de Aŭgusto, 2014, P&G anoncis, ke ĝi estis maldikiginta la kompanion, forvendante ĉirkaŭ 100 markojn el sia produktaro por centriĝi al la restantaj 65 varmarkoj,[4] kiuj produktis 95% el la kompaniaj profitoj. A.G. Lafley — nome kompania proparolanto, kaj CEO ĝis la 31a de Oktobro, 2015 — diris, ke la estonteco de P&G estos "multe pli simpla, multe malpli kompleksa kompanio de gravaj markoj, kio estas pli facile administrebla kaj funkciebla".[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.