From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, prisma kombinaĵo de prismoj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de uniformaj prismoj komunigantaj la akson de turna simetrio. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de du kopioj de la respektiva prisma kombinaĵo de prismoj (sen turna libereco), kaj turno de ĉiu kopio per egala kaj kontraŭa angulo.
Prisma kombinaĵo de 2n p/q-lateraj prismoj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC20 |
(n=2, p=4, q=1) | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 4np |
Lateroj | 6np |
Edroj | 4n {p/q}, 2np kvadratoj |
Komponantoj | 2n p/q-lateraj uniformaj prismoj |
Geometria simetria grupo | np-obla prisma D(np)h |
Geometria simetria grupo de komponanto | p-obla turnado Cph |
Estas malfinia familio de prismaj kombinaĵoj de prismoj kun turna libereco.
Por ĉiu pozitiva entjero n>0 kaj por ĉiu racionala nombro p/q>2, ekzistas la kombinaĵo de 2n p/q-lateraj prismoj kun turna libereco, kun geometria simetria grupo D(np)h.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.