![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/88/Palacio_do_Governo_Regional_%252820911940070%2529.jpg/640px-Palacio_do_Governo_Regional_%252820911940070%2529.jpg&w=640&q=50)
Principeo
insulo en la lando Sao-Tomeo kaj Principeo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Principeo[1] estas la plej malgranda kaj norda el la ĉefaj insuloj de la lando Santomeo kaj Principeo ĉe la okcidenta marbordo de Afriko en la Golfo de Gvineo.[2] Ĝi havas areon de 142 km² (inklude ĉebordajn insuletojn) kaj 7324 loĝantojn en la popolnombrado de 2012;[3] la lasta oficiala kalkulo (en Majo 2018) estis 8 420.[4] La insulo estas tre eroziita vulkano de antaŭ tri milionoj da jaroj, ĉirkaŭita de pli malgrandaj insuloj kiel Ilheu Bom Bom, Ilhéu Caroço, Tinhosa Grande kaj Tinhosa Pequena. Parto de la insularo de la Kameruna Linio, Principeo elstaras sude ĝis 947 metroj en la montopinto Pico do Príncipe.[5] La insulo estas la ĉefa konstituanto de la Aŭtonoma Regiono Principeo, establita en 1995, kaj la koincida distrikto Pagué. La insula ĉefurbo estas Santo António.
Principeo | ||
---|---|---|
![]() Palacio do Governo Regional en Santo António | ||
insulo | ||
Akvejo | Golfo de Gvineo | |
Geografia situo | 1° 37′ N, 7° 24′ O (mapo)1.61972222222227.3988888888889928 f1 | |
| ||
Longo | 19,3 kmf2 | |
Larĝo | 10,6 kmf3 | |
Areo | 136 km² f4 | |
Plej alta loko | Pico do Príncipe 928 mf5 | |
Loĝantaro | 7 344 (2012) 54 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Santo António | |
Pro la izoleco de la insulo estas multaj naturaj endemioj kaj endanĝeritaj specioj, kiel Principea lamprotorno kaj la Principea serino.
Portugala estas la oficiala kaj ĉefa lingvo de la insulo. Ankaŭ oni parolas portugalajn kreolojn: Principense aŭ Lunguyê kaj, en iu mezuro oni parolas ankaŭ Forron.