Prezidanto de Uzbekio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Prezidanto de Uzbekio (uzbeke O'zbekiston Respublikasining Prezidenti) estas la Ĉefo de la Ŝtato kaj administra aŭtoritato en la Respubliko de Uzbekio. La oficejo de prezidanto estis establita en 1991, anstataŭigante la pozicion de Unua Sekretario de la Komunista Partio de la Respubliko de Uzbekio kiu ekzistis ekde 1925 dum la lando estis konata kiel Uzbeka SSR. La prezidanto estas rekte elektita por periodo de sep jaroj, de ĉiuj civitanoj de Uzbekio kiuj atingis 18 jarojn de aĝo[1][2][3][4][5].
Prezidanto de Uzbekio | ||
---|---|---|
O'zbekiston Respublikasining Prezidenti | ||
Blazono de Uzbekio | ||
Islom Karimov, nuntempa prezidanto de Uzbekio | ||
pozicio | ||
Lando | Respubliko de Uzbekio | |
De | 26-an de decembro 1991 | |
Unua | Islom Karimov | |
Nuna | Islom Karimov | |
De | 26-an de decembro 1991 | |
Islom Karimov estis, ĝis nun, la nura prezidanto de Uzbekio ekde la establado de la oficejo, kaj li venkis en tri sinsekvaj elektoj kiujn multaj pripensis estinti falsigitaj. La tria elekto estis la plej kontestata ĉar li estis elektita dufoje, kaj la nuna konstitucio kondiĉis maksimumon de du periodoj. La klarigo donita fare de li estis ke lia unua oficperiodo en oficejo, de kvin jaroj, estis sub la antaŭa konstitucio kaj ne rilatis rekte al la nova limo[2][6][7][8][9].
La restadejo de la prezidanto estas lokita en Aksaraj en Taŝkento[1].