From Wikipedia, the free encyclopedia
Preston estas urbo de Britio, lokita en nordokcidenta Anglio. Ĝi estas la ĉefurbo de la graflando Lancashire, kaj situas ĉe la rivero Ribble. Preston obtenis urbo-statuton en 2002, kaj tiel fariĝis la 50-a urbo de Anglio okaze de la 50-a jaro de la reĝado de Elizabeto la 2-a.
Preston | |||||
---|---|---|---|---|---|
county town (en) (1882–) urbego urbo eksterparoĥa areo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Britio | ||||
Regiono | Nordokcidenta Anglio | ||||
Provinco | Lancashire | ||||
| |||||
Poŝtkodo | PR1-PR2 | ||||
Retpaĝaro | preston.gov.uk | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 131 000 (2004) | ||||
Loĝdenso | 923 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 53°45′34″N 2°41′53″U (mapo) | ||||
Areo | 142,22 km² | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Preston, Lancashire [+] | |||||
Preston estas parto de vasta urbaro, kiu cetere inkluzivas Chorley kaj Leyland. Laŭ takso en 2001, la urbaro tiam entenis proksimume 335 000 loĝantojn. El ili, 184 836 vivis en la urba areo de Preston, kaj ĉirkaŭ 130 000 en la urbo propre.
Laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto, en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj en la urbo aktivis aparte menciinda Esperanto-societo, kies prezidento tiam estis Walter Haydn Staveley. Post la perturboj de la Dua Mondmilito, la agado de la loka Esperanto-societo restrukturiĝis, kaj lokaj Esperanto-renkontiĝoj okazas ankaŭ post la komenciĝo de la 21-a jarcento.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.