Premio de ĝusta vivmaniero
internacia homrajta premio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Premio de ĝusta vivmaniero (originale angle Right Livelihood Award, ofte ankaŭ neoficiale nomata "Alternativa Nobel-premio"[1]) estas honorigo kiun fondis en jaro 1980 Jakob von Uexküll. Oni transdonas ĝin ĉiujare en la sveda parlamento, kutime la 9-an de decembro, por honori tiujn, kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Internacia komisiono decidas pri la aljuĝado en la kampoj medioprotektado, homaj rajtoj, daŭripova evoluo, sano, edukado kaj paco.
Premio de ĝusta vivmaniero | ||
premio pri politiko | ||
---|---|---|
Objekto | 2 milionoj da svedaj kronoj | |
Priskribo | solvoj por aktualaj mondproblemoj | |
Organizanto | Right Livelihood Award Foundation | |
Lando | Svedio | |
Fondita de | Jakob von Uexküll vd | |
Fondita en | 1980 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La financan premion de 2 milionoj da svedaj kronoj (ĉ. 200.000 eŭroj) oni dividas inter la kutime kvar premiitoj. La premio estas vaste konata sub la nomo "Alternativa Nobel-premio" malgraŭ tio, ke ekzistas neniu oficiala ligo kun la Nobel-premio [2][3].
Laŭ la premio la plej granda progreso por la homaro en la 21-a jarcento povas troviĝi en aliaj kampoj ol en la tradiciaj sciencoj. La granda plimulto de la premiitoj laboras por neregistaraj organizaĵoj de civitanoj en siaj landoj.
La premio konsideras sin kiel kritika aldono al la Nobel-premio. Tial la fondumo elektis por la transdono de la premio la tagon ankaŭ la transdonado de la Nobel-premio. Sur siaj retpaĝoj la fondumo faras komparojn kun la Nobel-premio. Ĝi proponas multajn grafikaĵojn detale montrantajn, ke la Premio de ĝusta vivmaniero pli juste disdonas siajn premiojn ol la Nobel-premio, kiu malofte premias homojn el la suda duono de la tero, el landoj de la tria mondo aŭ virinojn.
Ĝis la fino de 2007 la fondumo de la Premio de ĝusta vivmaniero transdonis 115 premiojn al unuopuloj kaj organizaĵoj ofte agantaj je la plej baza tavolo de la socio. La celo de la fondumo estas ne nur doni premion, sed ankaŭ vaste konigi la laboron de la premiitoj.
Ekde 1985 ĝis 2015 la ceremonio estis okazigita en la konstruaĵo de la sveda parlamento en Stokholmo, kutime en la unua semajno da decembro, en la tagoj antaŭ la tradicia ceremonio de la Nobel-premio, kun parlamentanoj de malsamaj partioj funkciantaj kiel ĝiaj faciligantoj.
Ekde 2016 la muzeo de la historia ŝipo Vasa en Stokholmo servas kiel nova loko por la ĉiujara ceremonio.