sveda-germana profesia filatelisto, filantropo kaj aktivisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakob von UEXKÜLL (* 19-a de aŭgusto 1944 en Upsalo) estas sved-germana filatelisto kaj filantropo, fondinto de Premio de ĝusta vivmaniero (Right Livelihood Award).
Jakob von Uexküll | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carl Wolmar Jakob von Uexküll | |||||
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1944 (80-jaraĝa) en Upsalo | ||||
Lingvoj | germana • sveda • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Svedio vd | ||||
Alma mater | Christ Church College vd | ||||
Partio | Alianco '90/La Verduloj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gösta von Uexküll (en) vd | ||||
Parencoj | Ole von Uexkuell (en) (nevo) Sigurd Lewerentz (en) () vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto aktivisto politikisto filantropo lektoro filatelisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li devenas el germana-sveda-balta familio: Lia avo estis la biologo Jakob Johann von Uexküll, kreinto de la vorto "medio" kaj tiusence iniciatinto de ekologio. Lia patro estis sveda ĵurnalisto Gösta von Uexküll, membro de historia nobela familio de germanaj baltoj, kiuj havas sian familian nomon laŭ familia kastelo kaj urbeto Uexküll en Livonio, kiu situis tie kie nun troveblas la urbeto Ikšķile en Latvio.
Jakob von Uexküll, ŝtatano de Germanio kaj Svedio, naskiĝis en Upsalo, kreskis en Hamburgo kaj nun vivas en Londono. Li studis filozofion, politikon kaj ekonomion kaj en 1966 magistriĝis en la Oksforda universitato. Li estas edzo kaj patro de tri gefiloj.
Li estis profesia filatelisto, sed en 1980 li vendis sian kolekton. Per tiu mono li fondis la fondaĵon Right Livelihood Foundation, kiu ĉiujare aljuĝas la Premion de ĝusta vivmaniero (ankaŭ konata kiel „Alternativa Nobel-premio“).
Li mem aktive engaĝiĝis por ekologio: de 1987 ĝis 1989 li estis deputito de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento, kaj de 1989 ĝis 1990 li estis estrarano de Greenpeace-Germanio. En 2004 li fondis la Konsilion pri Estonteco de la Mondo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.