Kohelet
libro de la hebrea Biblio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kohelet (hebree קהלת, “kuniganto” el la pseŭdonimo de la aŭtoro; greke Εκκλησιαστής, ekklesiastés; latine Ecclesiastes aŭ Qoelet) aŭ Libro de la Predikanto estas verko listigita kiel kanona en la Biblio de judoj kaj kristanoj (en la Tanaĥo respektive Malnova Testamento).
קֹהֶלֶת | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | prisaĝa libro | ||||
| |||||
Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (מגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
- Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
- Alta Kanto je Pasko
- Libro de la Predikanto je la festo de laŭboj
- Plorkanto je la 9-a de Abo, memoro pri la detruo de la templo
- Ester je Purimo
Hebree verkita (kun multaj arameismoj), redaktita en Judujo dum la Persa epoko de la 4-a aŭ 3-a jarcento, kies aŭtoro, nekonata, metas sian pensadon en la buŝon de reĝo Salomono ĉar tiutempe oni kutimis atribui signifajn verkojn al historiaj personuloj konsideritaj saĝaj.
Dekdu ĉapitroj dividas la verkon enhavantan saĝecajn meditojn pri la homa vivo. Ĝia sentencaro estas trafita je pesimismo kiel oni vidu en la suba citaĵo, kie estas proklamate ke la obskura ŝeola sorto de la forpasintoj preferindas al tiu de la vivantoj (ĉio estas vantaĵo).
|