Ŝeolo
postmorta mondo de la hebrea Biblio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝeolo, hebree שאול, Sh'ol estas termino de la hebrea Biblio, aŭ Tanaĥo, por indiki plurfoje la regnon aŭ kuniĝejon de la animoj de la mortintoj, do la transmondo. La vorto, etimologie necerta, havas sencan ekvivalenton en la proksimaj kulturoj (vidu la poemon “Gilgameŝ”). Ĉe la Septuaginto ŝeolo estis tradukita per hadeso (Άιδες), ekzemple en Genezo 37,35; Psalmoj 16,10. Ankaŭ en la Nova Testamento, ekzemple en Agoj 2,27 kaj Ap 1,18, estas uzata la sama vorto hadeso.
En iuj apartaj kuntekstoj la vorto ŝeolo signifas tombon, kaj ne do loko de vivantaj animoj de mortintoj. Okazas kiel en la greka hadeso kie per la sama vorto el la kunteksto povas splitiĝi diversaj signifoj .
Sanvalora koncepto esprimis egiptoj per Earu, per Arallu babilonanoj, per Ades grekoj, per Orcus latinidoj.
En la Nova Testamento aperas nur hadeso, eĉ kiam ĝi citas la vorton el la Malnova Testamento kaj havas kutime la sencon de loko aŭ stato de sufero kaj mizero aŭ puno.