From Wikipedia, the free encyclopedia
Praplaneda disko estas ĉirkaŭstela disko konsistanta el gaso kaj polvo el kiuj formiĝas korpoj (planedoj, nanplanedoj, malgrandaj korpoj kaj iliaj satelitoj).
Steloj formiĝas el nubo de gaso kaj polvo kies centra parto kolapsas sur si mem. Tiam, ene de la resta nebulozo, la materio kolektiĝas en disko [nb 1] , kiu naskos la planedojn. Astronomoj parolas pri praplaneda disko[2].
La nuna scienca sciostato nur ebligas al oni skizi kredindajn evoluajn skemojn, inter kiuj estas la sekvanta, kiu kongruas en klasikan stelan evoluskemon.
Komence, nubo de interstela materio atingas kritikan staton (perturbado aŭ regula mekanismo) kie ĝia kuntiriĝo komenciĝas. Tiu ĉi nubo, turniĝanta sur si mem, posedanta internan magnetan kampon, enhavantan masojn da plasmo, estas la sidejo de interagoj inter gravitaj, centrifugaj, termikaj kaj magnetaj fortoj; ĝi kuntiriĝas dum ĝi varmigas, akcelante sian rotacion, kaj platiĝas en neforman diskon. Ĉirkaŭ la pezocentro evoluas masiva prastela kondensaĵo, kiu al si altiras la plej grandan parton (99%) de la nuba materialo (esence hidrogeno kaj heliumo). La neforma disko, aliflanke, malvarmiĝas, maldensiĝas kaj ŝrumpas, alprenante ringoforman strukturon kie aperas ekvatora kondensaĵo de pli densaj korpuskloj (polvo, kristaloj, glacio, rokaj korpoj, ktp.), animita de kaosaj movoj en tre malsamaj orbitoj.
Estis sugestite ke la trairejo de multaj interstelaj objektoj tra praplaneda disko povus helpi pliigi la rapidecon de planedformado[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.