From Wikipedia, the free encyclopedia
La prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère konsistigas aron de esceptaj prahistoriaj lokoj, disaj laŭ kvardek kilometroj laŭ la valo de la rivero Vézère inter Les Eyzies-de-Tayac kaj Montignac, en Francio en la departemento Dordogne, en la regiono Akvitanio.
Prahistoriaj lokoj kaj ornamitaj grotoj de la valo de Vézère | ||
---|---|---|
france Sites préhistoriques kaj grottes ornées de la vallée de la Vézère | ||
Monda heredaĵo | ||
Lando | Francio | |
Regiono Departemento |
Akvitanio Dordogne | |
Tipo | Kultura | |
Kriterioj | (i) (iii) | |
Fonto | 85 | |
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Geografia situo | 44° 57′ 0″ N, 1° 0′ 0″ O (mapo)44.951 | |
Registra historio | ||
Registrado | 1979 (3-a sesio) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Tiuj lokoj estis enskribitaj en la monda heredaĵo de Unesko en oktobro 1979. La enskribo estas precipe pri la ornamitaj grotoj inter la plej gravaj por la studo de la surroka arto de la malfrua Paleolitiko, sed ankaŭ iuj arkeologiaj lokoj.
La priskribo de la kultura heredaĵo enskribita de Unesko mencias 147 paleotlitikaj kuŝejoj kaj 25 ornamitaj grotoj, sur areo de 30 km per 40 km proksimume, same kiel milcentoj de litikaj ostaj kaj artaj restaĵoj tie malkovritaj : 500 000 objektoj el tajlita silekso, 844 diversaj iloj kaj artverkoj.
Kompleta listo de ĉiuj tiuj lokoj ne estas starigebla sur tiu paĝo, sed iuj kuŝejoj kaj grotoj estas nome enskribitajt.
Interretejo | Rimarko | Koordinatoj | Komunumo |
---|---|---|---|
Ornamitaj grotoj | |||
Ŝirmejo Poisson | vizitoj laŭ rendevuoj | 44° 56′ 38.8″ N 0° 59′ 54.2″ O (mapo) | Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil |
Groto Font-de-Gaume | Limigita nombro de vizitantoj | 44° 56′ 13.2″ N 1° 01′ 35.6″ O (mapo) | |
Groto Mouthe | ŝlosita loko | 44° 55′ 28.9″ N 1° 01′ 14.1″ O (mapo) | |
Groto Combarelles | Limigita nombro de vizitantoj | 44° 56′ 36.8″ N 1° 02′ 31.6″ O (mapo) | |
Ŝirmejo Cap-Blanc | Limigita nombro de vizitantoj | 44° 56′ 44.3″ N 1° 05′ 50.6″ O (mapo) | Marquay (sur Vézère) |
Groto Lascaux | ŝlosita loko | 45° 03′ 13.3″ N 1° 10′ 12.0″ O (mapo) | Montignac (sur Vézère) |
Groto de Rouffignac ou Cro-de-Granville aŭ Groto Miremont | Limigita nombro de vizitantoj | 45° 00′ 31.7″ N 0° 59′ 15.5″ O (mapo) | Rouffignac-Saint-Cernin-de-Reilhac |
Groto de Saint-Cirq aŭ Groto de la Sorĉisto | Limigita nombro de vizitantoj | 44° 55′ 33.9″ N 0° 58′ 02.9″ O (mapo) | Saint-Cirq (du Bugue) |
Kuŝejoj | |||
Ŝirmejo de Kro-Magnon | libere alirebla loko | 44° 56′ 25.6″ N 1° 00′ 34.6″ O (mapo) | Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil |
La Micoque | vizitoj laŭ rendevuoj | 44° 57′ 27.6″ N 1° 00′ 23.5″ O (mapo) | |
Laugerie-Basse | vizitoj laŭ rendevuoj okazantaj prifosadoj | 44° 57′ 03.8″ N 0° 59′ 57.5″ O (mapo) | |
Laugerie-Haute | vizitoj laŭ rendevuoj | 44° 57′ 11.8″ N 1° 00′ 12.3″ O (mapo) | |
Groto Grand Roc | malferma al vizitoj | 44° 56′ 58.2″ N 0° 59′ 54.0″ O (mapo) | |
Ŝirmejoj de Le Moustier | vizitoj laŭ rendevuoj | 44° 59′ 39.6″ N 1° 03′ 35.5″ O (mapo) | Saint-Léon-sur-Vézère kaj Peyzac-le-Moustier |
Ŝirmejo de la Madeleine | nealirebla loko danĝera aliro | 44° 58′ 01.3″ N 1° 02′ 11.1″ O (mapo) | Tursac |
Aliaj lokoj situas en la vilaĝoj :
“ | Iuj el la figuraj aroj en la grotoj de la rivero Vézère estas tutmonde konataj kiel ĉefverkoj de la prahistoria arto : la « Venuso de Laussel » kaj la altreliefa « Friso de la ĉevaloj » en Cap Blanc (Marquay), kaj precipe la famaj surrokaj pentraĵoj de la groto Lascaux (Montignac) kies malkovro, en 1940, markis daton en la historio de la prahistoria arto : tiuj scenoj de ĉasado lerte komponitaj, arigas proksimume centon da bestaj figuroj, mirigaj pro la precizeco de observado, riĉeco de koloroj kaj viveco de la rezulto.
La objektoj kaj la artverkoj trovitaj en la valo de la rivero Vézère estas raregaj atestaĵoj de civilizacioj delonge malaperintaj, tre malfacile kompreneblaj. Tiuj restaĵoj, ekstreme valoraj por la kono de tre malnovaj periodoj de la homhistorio, multe antaŭis Antikvecon, devenantaj eĉ de paleolitiko. Ili havas universalan intereson, same escepta laŭ historia vidpunkto kiel laŭ etnologia, antropologia aŭ estetika vidpunkto. |
” |
Iuj el tiuj lokoj ne estas publike alireblaj, kiel la groto de Lascaux. Tamen, pli ol la duono estas ankoraŭ malfermitaj al vizitoj. Plie, kopioj estis faritaj (Lascaux II) por ebligi al la publiko malkovron de tiu escepta heredaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.