Poŝtkarto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Poŝtkarto estas peco de kartono en difinita formato, sur kiu oni skribas adreson de ricevanto (dekstre) kaj mallongan, kelkvortan ĝis kelkfrazan mesaĝon (maldekstre), gluas poŝtmarkon (supre, dekstre) kaj sendas la tuton sen plia aldonaĵo (do sen koverto) per poŝto al la ricevanto. La dua flanko de la karto povas esti plenigebla per plia skribaĵo de la sendanto, sed kutime konsistas el foto, de turisma vidindaĵo, de teme taŭga bildo (de tie la termino bildokarto, saluto okaze de aparta evento aŭ festo, malserioza karikaturaĵo respektive fotokunmetaĵo) aŭ de bildigita artaĵo).
La kutima formato nuna por poŝtkartoj estas kvarono de letera folio de formato 29,8 oble 21 centimetroj - do 14,8 oble 10,5 centimetroj. Pli malgrandaj poŝtkartoj estas tre raraj, ĉar la spaco por adreso havas poŝte difinitan grandecon, la poŝtmarko bezonas lokon kaj la spaco por kroma mesaĝo iĝas tro malmulta, se la karto tro malgrandas. Pli grandaj formatoj ol la normaj 14,8 oble 10,5 centimetroj tamen ne maloftas: Ofte grandaj poŝtkartoj necesigas pli da afranko ol tiuj de normaj formatoj, sed ili ekzistas ankaŭ en aliaj formoj ol la klasika kvarangulo (en tiu kazo ofte la karta silueto korespondas al la silueto de la fote bildigita objekto sur la karto).