![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/77/Logo_Poznania_2024.svg/langeo-640px-Logo_Poznania_2024.svg.png&w=640&q=50)
Poznano
urbo en Pollando, ĉefurbo de Grandpollanda Provincio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Poznań ([ˈpɔznaɲ] ( elparolo), esperante Poznano, germane Posen) estas la ĉefurbo de la pola provinco Grandpollando (Wielkopolskie) kaj kvina plej granda urbo en Pollando. Ĝi situas ĉe la rivero Varto kaj havas 560 000 loĝantojn. Ĝi havas urbo-statuson ekde la 13-a jarcento, kaj apartenis al Prusio de 1793–1918 kaj al Tria Regno inter 1939–45. Poznano estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Poznano, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 546 859 loĝantoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/11/Poznan_Wikivoyage_Banner.jpg/640px-Poznan_Wikivoyage_Banner.jpg)
Poznań | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
urba komunumo de Pollando Hansa urbo eksterdistrikta urbo en Pollando urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: POZnan* *Miasto know-how | |||||
Administrado | |||||
Lando | Pollando | ||||
Ŝtato | Pollando | ||||
Regiono | Grandpollando | ||||
Provinco | Vojevodio Grandpollando | ||||
Fondita | 8-a jarcento | ||||
Patrono | Sankaj Petro kaj Paŭlo | ||||
Ĝemelurboj | Jyväskylä, Assen, Brno, Ĥarkivo, Hanovro, Nablus, Pozuelo de Alarcon, Nottinghamshire, Rennes, Shenzhen, Toledo | ||||
SIMC kodo | 0969400 [+] | ||||
Poŝtkodo | 60-001 ĝis 61-890 | ||||
Aŭtokodo | PO | ||||
Telefonkodo | (+48) 61 | ||||
Retpaĝaro | http://www.poznan.pl | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jacek Jaśkowiak | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 546 859 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 088 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 24′ N, 16° 55′ O (mapo)52.416.916666666667 | ||||
Alto | 50 - 154 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 261,85 km² (26 185 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||
Laŭ la hierarkio de la plej bonaj polaj urboj por vivi, de la ĉiusemajna revuo Przekrój, Poznano okupas la pintajn poziciojn (ekda la 1-a ĝis la 3-a)[1].
La 28-an de junio 1956, la laboristoj ribelis kontraŭ la sovetunia ĉeesto, tio estis perforte subpremita.