Puterio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La puterio[1] (latine Pouteria) estas genro de florantaj arboj en la familio de gutaperko, nome Sapotacoj. La genro estas disvastigita ĉie en la tropikaj regionoj de la mondo. Ĝi inkludas la Ovofrukton (P. campechiana), la sapotputerion (P. sapota) kaj la glorputerion (P. splendens).
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionPouteria, Biologia klasado ...
Pouteria | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ovofrukto (P. campechiana) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pouteria Aubl., 1775 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Pouteria estas rilatita al Manilkaroj, alia genro kiu produktas fortajn kaj pezajn lignojn (ekz. M. bidentata multe uzata en peza aŭ eksterdoma konstruado), same kiel manĝeblan frukton (ekzemple Sapodilo, M. zapota).