Portugalio en la Somera Olimpiko 1928
sporta delegacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La portugala teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo havis 31 sportistojn. Ili partoprenis en 8 fakoj. La sportistoj atingis unu bronzan medalon. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 32-an rangon.
Rapidaj faktoj
Portugalio en la Somera Olimpiko 1928 | ||||
Somera Olimpiko 1928 en Amsterdamo | ||||
Flagtenanto: | ||||
Sportistoj | 31 en 8 fakoj | |||
Medaloj rango: 32 |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 1 |
Sume 1 |
Fermi
Kunordigis la teamon la Portugala Olimpika Komitato, fondita en 1922.
La bronzan medalon atingis la vira teamo de spada skermado kun Henrique da Silveira, Mário de Noronha, Jorge de Paiva, Paulo d'Eça Leal, Frederico Paredes kaj João Sassetti.