nacia futbala federacio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Federacio Portugala de Futbalo, portugale Federação Portuguesa de Futebol, estas la portugala tegmenta asocio pri futbalo. Ĝi membriĝis en la internacia federacio FIFA en 1923 kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954. Laŭ la stato de majo 2011 la federacio reprezentas 2 226 lokajn klubojn. Konataj teamoj de la federacio estas la naciaj teamoj de futbalo vira kaj virina, naciaj teamoj de sub-21-jaruloj vira kaj virina, kaj pliaj naciaj viraj/knabaj teamoj de sub-20-jaruloj, sub-19-jaruloj, sub-18-jaruloj, sub-17-jaruloj kaj sub-15-jaruloj.
Federacio Portugala de Futbalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federação Portuguesa de Futebol | |||||
federacio de futbalo | |||||
Komenco | 31-a de marto 1914 vd | ||||
Geografia situo | 38° 43′ 16″ N, 9° 9′ 11″ U (mapo)38.721111111111-9.1530555555556 | ||||
Lando(j) | Portugalio vd | ||||
Sidejo | Lisbono Portugalio | ||||
| |||||
Tipo | sporto (futbalo) | ||||
Estr(ar)o | Fernando Gomes | ||||
Lingvoj | |||||
Posedatoj | Portugala nacia teamo de futbalo Portugal national beach soccer team (en) portugala nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj Portugal Olympic football team (en) portugala nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj Estádio Nacional (en) vira sub-21-jarula futbala teamo de Portugalio virina nacia futbala teamo de Portugalio vira sub-19-jarula futbala teamo de Portugalio vd | ||||
| |||||
Retejo | http://www.fpf.pt | ||||
En 2004 la federacio organizis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon.
Nome de la federacio organiziĝas vira konkurso pri nacia pokalo de futbalo, kaj vira ĉampionado de neprofesiulaj ligoj. La vira ĉampionado de profesiulaj ligoj organiziĝas kune kun la "Ligo Porgulala de Futbalo Profesia", portugale Liga Portuguesa de Futebol Profissional. Krome la federacio estas la oficiala organizanto de nacia konkurso pri futsalo (subtegmenta futbalo), de virina kaj junulaj futbalaj konkursoj.
La sekvaj regionaj asocioj, kies disdivido esence sekvas la administran dividon de Portugalio en distriktoj, estas membroj de la federacio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.