Popola etimologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
En lingvoscienco, oni nomas popola etimologio, paretologio,[1] krucetimologio aŭ asocia etimologio al la pseŭdoscienca metodo klarigi la devenojn de la vortoj bazita ĉefe en popolaj kredoj kaj tradicioj, uzante la similaĵojn kun similaj aŭ homofonaj vortoj klopode serĉi la rilatojn inter ties signifoj. Tia kreado de falsaj signifoj manifestiĝas ĝenerale ĉu per semantika ŝanĝo aŭ per fonetika adaptado de vorto.[2] En la naturaj lingvoj la fenomeno de morfema reanalizo rezultis en kelkaj popolaj etimologioj.
Wilhelm Wundt, germana filozofo kaj psikologo, difinis ĝin en 1911 kiel analogio fonetika-semantika. Poste Leo Spitzer nomigis ĝin spirita aŭ metafizika etimologio, pro subita intuicio aŭ sento kiu venas la stilisto rilate al la necesa kaj komunika ligilo kiu estas inter lingva detalo riptita kaj la strukturo de la vortaro de teksto, kio permesus elpreni la psikologian radikon de ĉiuj tiuj izolaj elementoj. Ĝi ricevas ankaŭ la nomon de evolua etimologio ĉar oni konsideras la naturan evoluon de la lingvo kaj sinkronia etimologio ĉar male oni studas ĝin kiel stata funkciado. Albert Dauzat en 1922 priskribis ĝin kiel homonima allogo pro sia apero per paronima allogo kaj Joseph Vendryes en 1953 nomigis ĝin vorta analogio.[3]
En Esperanto specifa kazo de popolaj etimologioj, ĉu volaj ĉu nevolaj, devenas el koincido aŭ simileco de diversaj radikoj kaj afiksoj. Ekzemple la koincido inter sen-egala kaj senegal-a, ekskuzo kaj eks-kuzo, esper-anto kaj edz-peranto ktp.