From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ponto Washington Avenue subtenas la kantonan ŝoseon 122 kaj la verdan linion de la malpezaj trajnoj de la metroo tra kaj super la rivero Misisipo en Minneapolis, Minesoto, Usono, kaj konektas la orientan kaj la okcidentan partojn de la ĉefa kampuso de la Universitato de Minesoto. La ponto havas du nivelojn, kies malsupra estas por motorvehikla trafiko kaj malpezaj trajnoj kaj la supra por piedirantoj kaj bicikloj (tiuj en la norda flanko). Ĝi estas praktika strukturo kun simpla arkitekturo, sed ĝi havas kulturan signifon ĉar miloj da studentoj, universitatanoj, kaj vizitantoj uzas ĝin ĉiutage.
Ponto Washington Avenue | ||||
---|---|---|---|---|
ŝtala ponto • ponto por piedirantoj • vojponto • bicikla ponto • fervoja ponto | ||||
Situo | ||||
Koordinatoj | 44° 58′ 23″ N, 93° 14′ 21″ U (mapo)44.9731-93.2393 | |||
Mapo | ||||
| ||||
Plej uzantoj de la ponto venas per alia maniero krom per persona aŭto. La Minesota trafika aŭtoritato kalkulas el 2007 ke la ponto estis uzita de ĉirkaŭ 28 400 vehikloj tage en tiu epoko.[1] Tamen, multaj kalkuloj el 2009 indikas ke la ponto subtenis totalon de 71 400 personoj tage kiam aliaj alirmanieroj estis inkluditaj. La plej granda sola maniero estis ankoraŭ motorvehikloj je 37,6%, sed 32,7% uzis bustrafikon, 19,9% piediris, kaj 9,6% uzis biciklojn, kun resto de 0,3% kiuj uzis aliajn metodojn kiaj vicradaj sketiloj. La ponto estas grava ciklovojo kaj kun 6 850 biciklantoj tage ĝi povus porti pli da bicikloj ol iu ajn ŝoseo en Minneapolis.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.