Krestaj karakaroj, Krestaj karakaraoj aŭ laŭ latina scienca nomo Caracara, iam Polyborus, estas genro de rabobirdoj de la familio de Falkedoj kiuj troviĝas en granda parto de Ameriko. Ili formas parton de la subfamilio de Poliborenoj, kiu nomiĝas tiele pro la iama genronomo Polyborus, tio estas, la Krestaj karakaroj estas la tipaj birdospecioj de la subfamilio.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestaj karakaroj
Norda karakaro (Caracara cheriway) en Teksaso, Usono.
Norda karakaro (Caracara cheriway) en Teksaso, Usono.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Caracara
Genroj de subdivizioj

Caracara cheriway
Caracara plancus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Ili estas parto de grupo kolektive nomata kiel karakaroj. La nunaj specioj de la genro Caracara estis iam konsiderataj samspecifaj (kiel "Kresta karakaro" - nomo ankoraŭ amplekse uzata por la Norda karakaro)[1][2][3] kaj dumlonge lokigitaj en la genro Polyborus.

Taksonomio

Estas vivantaj du modernaj specioj, unu estis intence formortigita de homoj antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj (je damaĝo de ties insula hejmo). Oni konas kelkajn prahistoriaj taksonoj.

  • Guadalupa karakaro, Caracara lutosa[4] - formortinta (1900 aŭ 1903)
  • Bahama karakaro, Caracara creightoni - prahistoria, povus aparteni al C. latebrosus[5]
  • Puertorika karakaro, Caracara latebrosus - prahistoria[6]
  • Surtera karakaro, Caracara tellustris - prahistoria[7]

La restaĵoj el fosilioj pruvas la longan historion de la kontinentaj "krestaj karakaroj". Restoj de Norda karakaro, iom pli grandaj ol tiuj aktualaj sed tute identaj, troviĝis en la fama La Brea. Krome la Guadalupa karakaro povus deveni el jam distinga populacio de okcidenta Meksikio kiu sekve estis forigita fare de la ĉefa kontinenta populacio.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.