![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Prague_Street_Musicians_%2528Polka_Band%2529.jpg/640px-Prague_Street_Musicians_%2528Polka_Band%2529.jpg&w=640&q=50)
Polko
centr-Eŭropa danco / From Wikipedia, the free encyclopedia
Polko estas danco en 2/4-takto (ne intermiksu ĝin kun la polsko aŭ la polonezo!). La polko originis en la mezo de la 19-a jarcento en Bohemio (tiam parto de Aŭstra Imperio, nun la okcidenta parto de Ĉeĥio). Ĝi estas ankoraŭ ofta en ĉeĥa popolmuziko, kaj disvastiĝis en Eŭropo kaj Ameriko, iĝante tradicia en pluraj landoj kiel Meksiko. En la klasika muziko, multajn polkojn komponis interalie la du Johann Strauss-oj; kelkajn bone konatajn faris Bedřich Smetana.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Prague_Street_Musicians_%28Polka_Band%29.jpg/640px-Prague_Street_Musicians_%28Polka_Band%29.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/Polka_%28NYPL_b12147626-5094855%29.jpg/640px-Polka_%28NYPL_b12147626-5094855%29.jpg)
Komparu ankaŭ polko-mazurko.
- Kategorio Polko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)