Poliptiko
plurpanela artverko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Poliptiko estas
- pentraĵo konsistanta el pluraj tabuloj ĉarnire ligitaj, kunfaldeblaj; se estas du aŭ tri tabuloj, oni uzas la esprimojn diptiko resp. triptiko.
- registro de bienoj aŭ de urboj, uzata en Mezepoko kaj en malfrua Romio.
La vorto devenas el la helena lingvo (πολυ- = mult-, πτυχή = faldo) kaj aludas al la formo de la objekto.
Laŭ Francisko Azorín poliptiko same estas Retablo, bildo havanta plurajn panelojn. Kiam la paneloj estas 2, 3, 5... nomiĝas diptiko, triptiko, pentaptiko...[1] Li indikas etimologion el la greka polis + ptikos (plura faldo) kaj de tie la latina polyptichus.[2]