Polina Suslova
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apollinaria Prokofjevna SUSLOVA (ruse Аполлина́рия Проко́фьевна Су́слова; 1839–1918), komune konata kiel Polina Suslova (Поли́на Су́слова), estis rusa novelistino, kiu estis eble plej bone konata kiel amatino de la verkisto Fjodor Dostojevskij,[1] edzino de Vasili Rozanov kaj fratino de la unua kuracistino de Rusio nome Nadeĵda Suslova.[2][3] Ŝi estas konsiderata prototipo de kelkaj inaj roluloj de romanoj de Dostojevskij, kiaj Polina en La ludisto, Nastasja Filipovna en La idioto, Katerina Ivanovna Marmeladova en Krimo kaj puno,[4] Lizaveta Nikolajevna en Bjesoj, kaj Katerina kaj Gruŝenka en La fratoj Karamazov.[5][6][7] Suslova estis ofte portretita kiel fatala virino.[8] Fjodor Dostojevskij konsideris ŝin unu el la plej rimarkindaj virinoj en ŝia epoko.[7]
Polina Suslova | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1839 en Gorbatovsky Uyezd, Niĵnij-Novgoroda gubernio | |
Morto | 1-an de januaro 1918 (78-jaraĝa) en Sebastopolo | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Nadezhda Suslova (en) vd | |
Edz(in)o | Vasily Rozanov (en) (1880–nekonata valoro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Aktiva dum | 1861– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝiaj propraj verkoj estas novelo Pokuda, publikigita en la gazeto Vremja de Miĥail Dostojevskij en 1861, Do svadby (1863),[7] kaj la membiografia Chuzhaya i Svoy, publikigita en 1928.[9]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.