En matematiko, plurformo de egallatera triangulo aŭ simple plurtriangulo estas plurformo en kiu la baza formo estas egallatera triangulo.

Kalkulado de plurtrianguloj

La baza kombina demando estas pri tio kiu kvanto ekzistas de malsamaj plurtrianguloj kun donita kvanto de trianguloj.

Plurrtrianguloj povas esti kalkulitaj kiel liberaj plurtrianguloj, por kiuj turnadoj kaj reflektoj kalkulatas kiel la sama formo; fiksitaj plurtrianguloj, por kiuj malsamaj orientiĝoj kalkulatas kiel malsamaj; unuflankaj plurtrianguloj, por kiuj spegulaj bildoj kalkulatas kiel malsamaj sed turnadoj kalkulatas kiel identaj. Ili povas ankaŭ esti distingitaj laŭ tio ĉu ili enhavas truojn. La kvanto de liberaj n-trianguloj por n = 1, 2, 3, ... estas 1, 1, 1, 3, 4, 12, 24, 66, 160, ... .

Pliaj informoj n, liberaj ...
nliberajliberaj kun truojliberaj sen truojunuflankajfiksitaj
110112
210113
310136
4303414
5404636
6120121994
72402443250
866066120675
916011593071838
1044844448665053
Fermi
Pliaj informoj Nomo, Formoj ...
NomoFormoj
Triangulo
2-triangulo
3-triangulo
4-triangulo
5-triangulo
6-triangulo
Fermi

Simetrioj

Eblaj simetrioj estas spegula simetrio; 2-obla, 3-obla kaj 6-obla turnaj simetrioj, kaj ĉiu el la turnaj simetrioj kombinita kun spegula simetrio.

2-obla turna simetrio kun kaj sen spegula simetrio postulas minimume 2 kaj 4 triangulojn, respektive. 6-obla turna simetrio kun kaj sen spegula simetrio postulas minimume 6 kaj 18 triangulojn, respektive. Nesimetrio postulas minimume 5 triangulojn. 3-obla turna simetrio sen spegula simetrio postulas minimume 7 triangulojn.

Ĉe nur spegula simetrio oni povas distingi havon de la simetria akso laŭliniigita kun la kradaj linioj aŭ turnita je 30°; ĉi tio postulas minimume 4 kaj 3 trianguloj, respektive. La samo estas por 3-obla turna simetrio, kombinita kun spegula simetrio; ĉi tio postulas minimume 18 kaj 1 triangulojn, respektive.

Thumb
Nesimetria Spegula, 0° Spegula, 30° Turna, 2-obla Spegula, 2-obla
Thumb Thumb Thumb
Turna, 3-obla Spegula, 0°, 3-obla Spegula, 30°, 3-obla Turna, 6-obla Spegula, 6-obla

Kahelaroj

Ĉiu plurtriangulo de ordo 6 aŭ malpli granda povas kaheli la ebenon. Ĉiu el 7-trianguloj krom unu povas kaheli la ebenon.

Ĝeneraligoj

Simile al plurkvadratoj, sed malsimile al plurseslateroj, plurtrianguloj havas tri-dimensiajn analogojn, formitajn el kvaredroj. Tamen, plurformoj de kvaredro ne kahelas 3-spacon, malsamile al plurtrianguloj, iuj el kiuj kiuj povas kaheli 2-spacon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.