Pleosporales
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pleosporales estas la plej granda ordo en la funga klaso Dothideomycetes. Laŭ takso en 2008, ĝi havas 23 familiojn, 332 genrojn, kaj pli ol 4700 speciojn.[1] La plejparto de la specioj estas sapruloj sur putra planta materialo en sensalakvaj,[2] maraj,[3] aŭ teraj medioj, dum pluraj specioj asociiĝas kun vivantaj plantoj kiel parazitoj, epifitoj aŭ endofitoj.[4] La plej bone studitaj specioj kaŭzas malsanojn de gravaj kultivoplantoj, ekz. Cochliobolus heterostrophus, kiu kaŭzas sudan maizfolian ŝimon, Phaeosphaeria nodorum, kiu kaŭzas gluman makulon ĉe tritiko, kaj Leptosphaeria maculans, kiu kaŭzas tigan ŝankron ĉe brasikoj). Iuj specioj de Pleosporales vivas sur sterko,[5] kaj mulmultaj kiel likenoj [6] aŭ rokaj fungoj.[7]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Pleosporales | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alternaria | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Fermi