![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Opuntia_microdasys_3.jpg/640px-Opuntia_microdasys_3.jpg&w=640&q=50)
Platikladio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Platikladio estas metamorfozo de la tigo por ebligi fotosintezo. Platikladioj estas verdaj, sukulentaj kaj plilarĝigitaj longtigoj (ĉefaj tigoj), kiuj transprenis parte aŭ komplete la funkciojn de folioj ĉe plantoj kun reduktitaj folioj. Oni ankaŭ uzas la terminon kladodio
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/Opuntia_microdasys_3.jpg/640px-Opuntia_microdasys_3.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b0/E_dawei2_ies.jpg/640px-E_dawei2_ies.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/E_enterophora_ies.jpg/640px-E_enterophora_ies.jpg)
Platikladioj troviĝas ĉe jenaj plantfamilioj kaj genroj:
- Eŭforbiacoj (Euphorbiaceae): Euforbio
- Kaktacoj (Cactaceae): Disocactus, Epiphyllum, Lepismium, Opuntia, Schlumbergera, Weberocereus
- Poligonacoj (Polygonaceae): Homalocladium
Similaj botanikaj fenomenoj estas
- filokladio: plilarĝigita kurttigo (flanktigo), kiu tre similas al folioj kaj oni facile eraras.
- filodio: platigita kaj foliforma folitigo.