Kladodio (latine Phyllocladium) aŭ filokladio estas modifiĝo de ŝosakso por fotosintezo. Kladodioj estas verdaj, plataj, flankaj ŝosoj, kiuj ĉe plantoj transprenas funkcion de folioj. Ĉar ili havas limigitan longokreskon, tiuj folioj ofte aspektas kiel veraj folioj. Oni povas identigi kladodion jene:
- Ĉe bazoj de la kladodioj lokiĝas la ofte skvamformaj, reduktitaj veraj folioj.
- La floroj kreskas sur tiuj modifiĝintaj ŝosoj.
Oni uzas la nomon filokladio, kiam la kladodio enhavas plurajn internodajn partojn.
Kladodio aperas ekz. ĉe la sekvaj familioj kaj genroj.
- asparagacoj (Asparagaceae): asparago (Asparagus)
- filantacoj: Phyllanthus
- fabacoj (Fabaceae): akacio (Acacia)
- podokarpacoj (Podocarpaceae): Phyllocladus
- ruskacoj (Ruscaceae): Danae, rusko (Ruscus), Semele
- folikaktoj
Similaj modifiĝoj estas
- platikladioj: platiĝinta ĉefŝoso, kiuj ne estas tute foliforma,
- filodioj: plataj kaj foliformaj foliteniloj.
Fontoj
- PIV 2005
- Encyclopædia Universalis
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.